Kontenerŝipo

(Alidirektita el Kontenera ŝipo)

Kontenerŝipoj estas ŝarĝoŝipoj kiuj portas la tutan ŝarĝon en kamiongrandaj konteneroj, laŭ tekniko nomita kontenerado. Ili estas ofta rimedo de komerca diversrimeda ŝarĝo-transporto kaj nuntempe transportas plej el la transmara ŝarĝaro.

La Colombo Express, unu el plej granda konteneraj ŝipoj en la mondo, posedata kaj funkciigita de la entrepreno Hapag-Lloyd de Germanio.

Kapacito de Kontenerŝipoj estas mezurata en 20-futa unuo (6,1 m, TEU). Tipaj ŝarĝoj estas mikso de 20-futaj kaj 40-futaj (2-TEU) ISO-standardaj konteneroj, el kiuj tiuj lastaj hegemonias.

Laŭ tunaro, 39% de komercaj ŝipoj estas petrolŝipoj, 26% estas ŝutvaraj ŝipoj, 17% konteneraj ŝipoj kaj 15% estis aliaj tipoj.[1] totale nombrante 1.04 miliardojn da tunoj.[2]

Notoj redakti

  1. UNCTAD 2007, p. 32.
  2. United Nations Conference on Trade and Development (UNCTAD). (2007) Review of Maritime Transport, 2007 (PDF), New York and Geneva: United Nations. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-07. Alirita 2022-01-02.p. x kaj p. 32.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti