Kontinenta-mediteranea klimato

La Kontinenta-mediteranea klimato estas modera klimato kun karakteroj de la tipa mediteranea klimato kaj de la kontinenta klimato. Tiu klimato okazas en lokoj kun mediteranea klimato, kiuj estas konsiderinde malproksimaj de la maro, tio estas precipe la centraj partoj de Hispanio, Sicilio kaj Turkio, sed ankaŭ de Ĉilio.

Kontinenta-mediteranea klimato.

Karakteroj redakti

Ĝi similas al tipa mediteranea klimato laŭ la reĝimo de precipitaĵoj, sed kun karakteroj de kontinentaj klimatoj laŭ la temperaturoj, kiuj estas pli ekstremaj. Krome tiu klimato ne ricevas la influon de la maro, kaj ĉefe pro tio la temperaturoj estas pli ekstremaj. La someroj estas sufiĉe varmaj kaj la vintroj sifiĉe malvarmaj kun oscilado de 18,5 °C. La somera sezono estas plej seka kaj oni superas ofte la 30 °C, atinge sporade pli da 35 °C. Tamen vintre ofte la temperaturoj subeniras el 0 °C, kaj produktiĝas nombraj frostoj dum la sennubaj noktoj kaj sporadaj neĝofaloj.