Kontinenta terkrusto

La kontinenta terkrusto konsistas, kontraŭe al la oceana terkrusto, el magmaj petroj kun meza ĝis alta SiO2-enhavo, parte diktavolaj sedimentoj kaj la el ili ekestintaj metamorfaj produktoj. Pro la, relative al la oceana krusto, alta kvoto je aluminio kaj la ĝenerale alta kvoto je silicio, oni ankaŭ uzas la akronimon sialo.

Transiro de oceana kaj kontinenta krusto je pasiva kontinentrando. Prezentaĵo ege simpligita

La denseco de la kontinenta terkrusto kun proksimume 2,7 g/cm3 estas malplia ol tiu de la oceana krusto. Ambaŭ "naĝas" izostaze sur la astenosfero. La dikeco de la kontinenta krusto sub ebenoj meznombre estas 35 km kaj plialtiĝas, laŭ la izostaza konduto, sub altaj montaroj ĝis 80 km.

Dividiĝo redakti

La kontinenta terkrusto disdividiĝas je supera, malelasta, kaj subkuŝanta, duktila, sfero. La limzono (limfaco) inter la du sferoj nomiĝas malkontinuo de Conrad.

Ekde profundeco de proksimume 10-20 km la premo kaj temperaturo estas tiom alta, ke la ĉefaj komponantoj de la krusto, kvarco kaj feldspato, je tektona streno ne plu malelaste reagas, sed per rampado je kristallimojtranskristaligo duktile. En la duktila sfero la terkrusto estas plastike, tio estas nerompe kaj daŭre, deformebla. La situo de la transira zono dependas de la varmfluo kaj la fluidenhavo de la terkrusto. En magme aktivaj regionoj kun plialtigita varmfluo kaj pli alta fluidkoncentriĝo la duktila sfero komencas en malplia profundo, la terkrusto pro tio estas pli facile deformebla.

La krusto unue transiras al la malkontinuo de Mohoroviĉiĉ kaj poste al la astenosfero (termantelo).

Vidu ankaŭ redakti

Konsisto redakti

Konsisto de la kontinenta terkrusto en masoprocento
elemento malelasta sfero duktila sfero ĝenerala kvoto kombinaĵo malelasta sfero duktila sfero ĝenerala kvoto
O 46,4 47,9 47,2 SiO2 58 64,9 61,5
Si 27,1 30,3 28,8
Al 8,2 7,7 8,0 Al2O3 15,5 14,6 15,1
Fe 5,7 3,1 4,3 FeO 7,3 4 5,5
Mg 3,2 1,6 2,2 MgO 5,2 2,2 3,7
Ca 4,9 2,9 3,9 CaO 6,8 4,1 5,5
Na 2,1 2,6 2,4 Na2O 2,9 3,5 3,2
K 1,3 2,9 2,1 K2O 1,6 3,5 2,4
sumo 98,9 99 98,9 sumo 97,3 96,8 96,9

Vidu ankaŭ redakti