La kontinentbreto [1]kontinenta breto estas la pligrandigita areo de ĉiu kontinento kaj rilata marborda ebenaĵo. Multo de la breto estis eksponita dum glacialoj, sed estas nun submara sub relative malprofundaj maroj (konataj kiel kontinentsoklaj maroj) kaj golfoj, kaj estis simile enakvigita dum aliaj interglaciepokoj.

Situo de la kontinentbreto (angle : continental shelf) inter marbordo (angle : coast) kaj kontinentdeklivo (angle : continental slope).

La kontinenta marĝeno, inter la kontinentbreto kaj la profundoceana ebenaĵo, konsistas el la kruta kontinentdeklivo sekvita de la pli plata kontinenta leviĝo. Sedimento de la kontinento super kaskadoj sube de la deklivo kaj akumulas kiel stako de sedimento ĉe la bazo de la deklivo, nomita la kontinenta leviĝo. Etendante ĝis 500 km de la deklivo, ĝi konsistas el dikaj sedimentoj deponitaj per malklarecofluoj de la breto kaj deklivo [2]. La gradiento de la kontinenta leviĝo estas meza inter tiuj de la deklivo kaj de la breto, je la ordo de 0,5-1° [3].

Dum la agadoj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro de 1982 [4], la nomo kontinentbreto estis laŭleĝe difinita kiel la peco de la marfundo najbara al la marbordoj de specifa lando al kiu ĝi apartenas. Tiaj marbordoj ankaŭ estas konataj kiel maraj teritorioj.

Geografia disvastiĝo redakti

 
La tutmonda kontinentbreto, cejane.

La larĝo de la kontinentbreto varias konsiderinde; ne estas nekutima ke areo havus praktike neniun breton entute, precipe kie la antaŭa rando de progresanta oceana krusto plonĝas sub la kontinenta terkrusto en enmara subdukcizono kiel ekzemple apud la marbordo de Ĉilio aŭ la okcidenta marbordo de Sumatro. La plej vasta breto, Siberia Breto en la Arkta Oceano, etendiĝas al 1 500 kilometroj en larĝo. Sudĉina Maro situas super alia ampleksa areo de kontinentbreto, Sunda Breto, kiu ligas Borneon, Sumatron, kaj Javon al la Azia kontinento. Aliaj konataj akvokorpoj kiuj kovras kontinentbretojn estas Norda Maro kaj Persa Golfo. La meza larĝo de kontinentbretoj estas proksimume 80 km. La profundo de la breto ankaŭ varias, sed estas ĝenerale limigita al akvo pli malprofunda ol 150 m [5]. La deklivo de la breto estas kutime tre malalta, je la ordo de 0,5°; vertikala reliefo ankaŭ estas minimuma, kun altecodiferencoj de malpli ol 20 m [6].

Kvankam la kontinentbreto estas traktita kiel fiziografia provinco de la oceano, ĝi ne estas parto de la profunda oceanbaseno mem, sed la inunditaj marĝenoj de la kontinento [7]. Pasivaj kontinentaj marĝenoj kiel ekzemple la plej multaj el la atlantikaj marbordoj havas larĝajn kaj malprofundajn bretojn, faritaj de dikaj sedimentaj kojnoj derivitaj de longdaŭra erozio de najbara kontinento. Aktivaj kontinentaj marĝenoj havas mallarĝajn, relative krutajn bretojn, pro oftaj tertremoj kiuj movas sedimenton al la profunda maro [8].

Topografio redakti

La breto kutime finas ĉe punkto de kreskanta deklivo [9] nomita la bretopaŭzo. La marfundo sub la paŭzo estas la kontinentdeklivo. Sub la deklivo estas la kontinenta leviĝo, kiu finfine kunfandas en la profundan marfundon, la profundoceanan ebenaĵon. La kontinentbreto kaj la deklivo estas parto de la kontinenta marĝeno.

La bretareo estas kutime subdividita en la internan kontinentbreton, mezan kontinentbreton, kaj eksteran kontinentdeklivon, ĉiun kun iliaj specifaj geomorfologio kaj marbiologio.

La karaktero de la breto ŝanĝiĝas drame ĉe la bretopaŭzo, kie la kontinentdeklivo komenciĝas. Kun kelkaj esceptoj, la bretopaŭzo estas situanta ĉe rimarkinde unuforma profundo de ĉirkaŭ 140 m ; tiu estas verŝajne kontrolmarko de pasintaj glaciepokoj, kiam la marnivelo estis sub la nivelo de tiu de nuntempe [10].

La kontinentdeklivo estas multe pli kruta ol la breto; la meza angulo estas 3°, sed ĝi povas esti tiel minimuma kiel 1° aŭ tiel maksimuma kiel 10° [11]. La deklivo ofte estas tratranĉita de submaraj kanjonoj. La fizikaj mekanismoj implikitaj en la formado de tiuj kanjonoj ne estis bone komprenitaj ĝis la 1960-aj jaroj [12].

Sedimentoj redakti

La kontinentbretoj estas kovritaj de terdevenaj sedimentoj; tio estas, tiuj kiuj originas de erozio de la kontinentoj. Tamen, malmulto de la sedimento originas de la nunaj riveroj; proksimume 60-70% el la sedimento sur la bretoj de la mondo estas postlasaĵosedimento, deponita dum la lasta glaciepoko, kiam la marnivelo estis 100–120 m sub la nivelo de tiu kiu nuntempe ekzistas [13].

Sedimenteroj kutime iĝas ĉiufoje pli maldikaj kune kun la distanco de la marbordo; sablo estas limigitaj al malprofundaj, ond-ekscititaj akvoj, dum silto kaj argilo estas deponitaj en pli trankvila, profunda akvo ege enmare [14]. Tiuj bretosedimentoj akumulas kun meza rapideco de 30 cm/1 000 jaroj, kun intervalo de 15–40 cm [15]. Kvankam malrapida laŭ homaj normoj, tiu rapideco estas multe pli rapida ol tiu por altamaraj pelagaj sedimentoj.

Vivularo redakti

Kombinite kun la sunlumo havebla en malprofundaj akvoj, la kontinentbretoj abundas je vivo, komparite al la biota dezerto de la profundoceana ebenaĵo. La pelag- akvokolona medio de la kontinentbreto konsistigas la neritan zonon, kaj la benta (marfunda) provinco de la breto estas la ĉemarborda zono [16].

Kvankam la bretoj estas kutime fekundaj, se senoksigenaj cirkonstancoj regas dum sedimentado, la bretoj povas geologi-temposkale iĝi fontoj de fosiliaj brulaĵoj.

Ekonomia signifo redakti

La relative alirebla kontinentbreto estas la plej bone pristudita parto de la marfundo. Plimulto de la komerca ekspluato de la maro, kiel ekzemple metalo-erco, nemetalo-erco, kaj hidrokarbono-ekstraktado, okazas sur la kontinentbreto. La relative alirebla kontinentbreto estas la plej bone pristudita parto de la marfundo. Plimulto de la komerca ekspluato de la maro, kiel ekzemple metalo-erco, nemetalo-erco, kaj hidrokarbono-ekstraktado, okazas sur la kontinentbreto. Suverenajn rajtojn pri iliaj kontinentbretoj ĝis profundeco de 200 metroj aŭ ĝis distanco kie la profundeco de la akvoj permesis resurco-ekspluatadon proklamis la maraj ŝtatoj kiuj subskribis la Konvencion pri la Kontinentbreto en 1958 [17]. Tiu ĉi internacia leĝo estis parte anstataŭita de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro de 1982 kiu kreis la Ekskluzivan Ekonomian Zonon de 200 marmejloj kaj pligrandigis la kontinentbretajn rajtojn por ŝtatoj kun fizikaj kontinentbretoj kiuj estas pli larĝaj ol tiu distanco.

La laŭleĝa difino de kontinentbreto devias signife de la geologia difino. La Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro deklaras ke la breto etendiĝas ĝis la limo de la kontinenta marĝeno, sed ne al malpli ol 200 marmejloj de la baslinio. Tiele neloĝataj vulkaninsuloj kiel ekzemple Kanariaj Insuloj, kiuj havas neniun faktan kontinentbreton, tamen havas laŭleĝan kontinentbreton, dum neloĝeblaj insuloj havas neniun breton.

Kontinentaj insuloj redakti

Kontinentaj insuloj estas terkorpoj, kiuj situas sur la submara kontinentbreto de la ĉeflanda kontinento.

Ĉefaj ekzemploj estas Borneo, Javo, Sumatro, Saĥaleno, Tajvano kaj Hajnano de Azio; Nov-Gvineo, Tasmanio, kaj Kanguru-Insulo de Aŭstralio; Britio, Irlando, kaj Sicilio de Eŭropo; Gronlando, Novlando, Longinsulo kaj Sabloinsulo de Nordameriko; kaj Barbado, la Falklandinsuloj, kaj Trinidado de Sudameriko.

Speciala speco de kontinenta insulo estas la mikrokontinenta insulo, kiu kreiĝas kiam kontinento estas disfendita. Ekzemploj estas Madagaskaro kaj Sokotro de Afriko, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, kaj kelkaj el Sejŝeloj.

Kontinentbretoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 600
  2. Pinet 39, Gross 45.
  3. Pinet 37.
  4. angle UN Convention on the Law of the Sea: Territorial Sea and Contiguous Zone
  5. Pinet, 37.
  6. Pinet 36-37.
  7. Pinet 35-36.
  8. Pinet 90-93.
  9. angle Bretopaŭzo
  10. Gross 43.
  11. Pinet 36, Gross 43.
  12. Pinet 98, Gross 44.
  13. Pinet 84-86, Gross 43.
  14. Gross 121-22.
  15. Gross 127.
  16. Pinet 316-17, 418-19.
  17. Konvencio pri la Kontinentbretoj, 1958

Referencoj redakti

  • angle Gross, Grant M. Oceanography: A View of the Earth. Englewood Cliffs: Prentice-Hall, Inc., 1972. ISBN 0-13-629659-9
  • angle Pinet, Paul R. (1996) Invitation to Oceanography. St. Paul, MN: West Publishing Co., 1996. ISBN 0-7637-2136-0 (3rd ed.)

Eksteraj ligiloj redakti