Kontraŭ-framasona partio

eksa politika partio en Usono je la 19-a jarcento

La kontraŭ-framasona partio, angle Anti-Masonic Party [ENit meSOnik PARti:], ankaŭ konata kiel kontraŭ-framasona movado, estis la unua tria partio en Usono. Ĝi forte kontraŭis framasonismon kiel komence unu-cela aŭ unu-tema partio kaj poste aspiris iĝi ĉefa partio per vastigado de sia platformo por alpreni poziciojn pri aliaj temoj. Post aperado kiel politika forto fine de la 1820-aj jaroj, plej multaj membroj de la kontraŭmasona Partio aliĝis al la ŭiga Partio en la 1830-aj jaroj kaj la partio malaperis post 1838.

La partio estis fondita post la malapero de William Morgan, iama framasonisto, kiu finfine fariĝis elstara kritikisto de la framasona organizo. Multaj kredis, ke la framasonistoj murdis Morgan pro paroli kontraŭ framasonado kaj poste multaj preĝejoj kaj aliaj grupoj kondamnis framasonadon. Ĉar multaj framasonistoj estis eminentaj komercistoj kaj politikistoj, la kontraŭreago kontraŭ la framasonistoj ankaŭ estis formo de kontraŭelitismo. La kontraŭframasonistoj opiniis, ke la kritikata grupiĝo estas profunda minaco al usona respublikanismo, kiun prezentas sekreta elita grupo, kiu klopodas regi la registaron. Krome estis forta timo, ke ĝi malamas kristanismon. Amasa opozicio al framasonado fine kunfluis en politikan partion. Antaŭ kaj dum la prezidanteco de John Quincy Adams, estis periodo de politika harmoniigo. La kontraŭframasonistoj aperis kiel grava triaparta alternativo al la demokratoj de Andrew Jackson kaj la naciaj respublikanoj de Adams. En Novjorko, la kontraŭframasonistoj anstataŭis la naciajn respublikanojn kiel la ĉefa opozicio al la demokratoj.

Post spertado de neatendita sukceso en la elektoj de 1828, la kontraŭframasonistoj komencis alpreni poziciojn pri aliaj aferoj, precipe subtenon por internaj plibonigoj kaj protektisman tarifon kontraŭ eksterlandaj varoj. Pluraj kontraŭframasonistoj, inkluzive de William A. Palmer kaj Joseph Ritner, venkis en elekto al elstaraj pozicioj. En ŝtatoj kiel Pensilvanio kaj Rod-Insulo, la partio kontrolis la potenc-ekvilibron en la ŝatleĝdonado kaj donis decidan subtenon al kandidatoj por la usona senato. En 1831, la partio okazigis la unuan prezidentan nomuman kongreson, praktiko kiu poste estis adoptita de ĉiuj ĉefaj partioj. La kongreso elektis iaman ĝeneralan prokuroron William Wirt kiel la kandidaton de la partio en la prezidanta elekto de 1832 kaj Wirt gajnis 7,8% de la populara voĉdono kaj gajnis la elekton en Vermonto.

Dum la 1830-aj jaroj progresis, multaj el la subtenantoj de la Kontraŭframasona Partio aliĝis al la ŭiga Partio, kiu celis unuigi tiujn kontraŭajn al la politikoj de prezidanto Jackson. La kontraŭframasonistoj kunportis intensan malfidon al politikistoj kaj malakcepton de senpripensa partia lojaleco, kune kun novaj kampanjaj teknikoj por eksciti eksciton inter la voĉdonantoj. La Kontraŭframasona Partio okazigis nacian kongreson en 1835, nomumante William Henry Harrison, sed dua kongreso anoncis, ke la partio ne oficiale subtenos kandidaton. Harrison kampanjis kiel ŭigo en la prezidant-elekto en 1836 kaj lia relativa sukceso en la elekto instigis al plia migrado de kontraŭmasonistoj al la ŭiga partio. Antaŭ 1840, la partio ĉesis funkcii kiel nacia organizo. En postaj jardekoj, iamaj kontraŭframasonaj kandidatoj kaj subtenantoj kiel Millard Fillmore, William H. Seward, Thurlow Weed kaj Thaddeus Stevens iĝis konataj membroj de la ŭiga partio.