Kontraŭknalo estas vortludo konsistanta el interŝanĝo de literojsilaboj de du vortoj, aŭ ene de unu vorto. Ekzemple, "Mielkuko" > "Kiel muko"; "Plejpova nutro" > "Plejnova putro".

La terminon kontraŭknalo enkondukis Raymond Schwartz en sia romano Kiel akvo de l' rivero (1963), kie unu el la herooj, Hans Paulig, abunde uzas tiajn vortludojn.

Schwartz karakterizas Paulig jene:

Vorto kiel mielkuko senmanke elfluis el lia buŝo "kiel muko"; preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.

Sekvas multaj ekzemploj de kontraŭknaloj el la buŝo de Paulig, ekzemple:

  • Se via blondulino donos piskermeson, ho pardonu, kispermeson, …
  • Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise.

En la verko de Louis Beaucaire (interalie Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970) la kontraŭknaloj nomiĝas bervalaĵoj. Li tiel difinas la bervalaĵon :

Citaĵo
 KIO ESTAS BERVALAĴO

Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor' », diras «Ho, kia mor' », li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p......», vi faras bervalaĵon.

Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.

Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon». 
— Louis BeaucaireKruko kaj Baniko el Bervalo

Kelkaj aliaj kontraŭknaloj el Beaucaire :

  • Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto.
  • Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.
  • Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
  • Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.
  • Mi premas la manon je cia vico.
  • Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.
  • La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.
  • Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.

Finne redakti

En la finna lingvo popularas similaj vortludoj, tie nomataj sananmuunnos (proksimume "vortkonverto"), kie oni interŝanĝas la vortkomencojn de du sinsekvaj vortoj.

Jen kvar ekzemploj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti