Kontraŭleĝa arbohakado

Kontraŭleĝa arbohakado laŭvorte estas ajna hakado de arboj, kiu estas malpermesata de leĝo. Krom la hakado mem, ankaŭ aliaj partoj de la ekspluata procedo povas esti puneblaj, inkluzive de transporto, vendado, aŭ aĉetado de la hakita ligno. Diversaj aspektoj de hakado povas esti malpermesataj, interalie korupta gajno de aliro al la arbaro, hakado sen permeso de la posedanto aŭ en protektata areo, hakado de protektata specio, aŭ hakado preter interkonsentita limkvanto. Kontraŭleĝa arbohakado estas precipa kaŭzo de pluraj ekologiaj problemoj - senarbigo, erozio de grundo, kaj perdo de biodiverseco - kiuj siavice kontribuas al dezertiĝo, klimata ŝanĝo, kaj aliaj grandaj krizoj de naturmedia malboniĝo. Tial konsideroj pri arbohakado estas grava aspekto de la dezajno de internacia helpo kaj prioritata temo de internacia arbarpolitiko.

Kontraŭleĝa arbohakado en Kamboĝo (Chuor Phnom Krâvanh)
Akumulo de eksportota palisandra ligno kontraŭleĝe hakita en Madagaskaro.

Leĝoj povas esti malrespektataj ankaŭ dum transporto, prilaborado, kaj eksporto de ligno (okaze de falsa dogana deklaro), en evito de imposto, aŭ en fraŭda atestilo.[1] Oni povas nomi tiajn kontraŭleĝaĵojn "lignolavado".[2]

Kontraŭleĝa arbohakado havas plurajn ekonomiajn motivojn, interalie postulon de ligno kiel kruda materialo, akaparon de tero, kaj postulon de paŝtejoj por bovoj kaj aliaj bredataj bestoj. Preventa reguligado povas celi kaj la ofertan flankon, per pli fortaj mediprotektaj rimedoj, kaj la mendan flankon, per pli striktaj komercaj reguloj por la internacia ligna industrio. Naturprotektaj aktivistoj, kiuj agas kontraŭ troekspluatado de arbaroj - inkluzive lokanojn, kiuj ekspluatas pli daŭripove - ofte estas celo de atencoj.[3][4]

Historio

redakti

En antikva roma juro la rajto haki arbojn estis traktata kiel posedrajto. Oni punis senrajtan hakadon de nematura arbaro laŭ la Akvilia Leĝo pri damaĝo al fremda proprietaĵo. Hako kaj proprigo de matura ligno povis esti punata kiel ŝtelo aŭ kiel speciala krimo "ŝtela arbohakado".[5][6]

Referencoj

redakti
  1. "Dawn timber-laundering raids cast doubt on 'sustainable' Brazilian wood", The Guardian, 24-a de aŭgusto 2015.
  2. Wood laundering brings illegal Amazon timber to Europe — report | DW | 21.03.2018 (en-GB). Deutsche Welle. Alirita 2021-05-11 .
  3. Global Witness: 227 Umweltaktivisten sind im vergangenen Jahr ermordet worden (germane). Der Spiegel. Alirita 2021-09-13 .
  4. Sonja Peteranderl. Umweltverbrechen in Mexiko: Wie Banden und Kartelle die Wälder plündern (germane). Der Spiegel. Alirita 2021-09-22 .
  5. Zambrana Moral, Patricia. La protección del medio ambiente: perspectiva histórica-jurídica. 2022. Pamplona: Thomson Reuters. 82-83.
  6. Digesta 9.2.27.26 [1]