Kontraŭrasismo estas la kredo, la movadoj, kaj la politikoj adoptitaj aŭ disvolvigitaj por kontraŭi la rasismon Ĝi baziĝas sur la kredo ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj havas la samajn rajtojn. Ĝenerale, la kontraŭrasismo intencas helpi la starigon kaj pliformigon de socio egaleca kie la personoj ne kontraŭstaru la diskriminaciadon pro atento al raso. Pro sia naturo, la kontraŭrasismo tendencas apogi la rigardon ke la rasismo en preciza socio estas domaĝa, kaj ke la ŝanĝoj partikularaj en politikaj, ekonomiaj aŭ sociaj etosoj necesas por forigi ĝin. Evidente kontraŭrasismo aperas ĉefe en socioj kie ekzistas rasismo, kaj ĉefe kie pli supera raso aŭ parto el ĝi, ekzemple de blankuloj, ĝuas pli privilegian statuson ol alia, ekzemple de nigruloj, ekzemple en Usono, kie fakte funkciis (kaj funkcias) dum jardekoj tiaj tensioj (vidu Afrikusona Civilrajta MovadoMartin Luther King).

Kritika ras-teorio (KRT) estas teoria kadro en la sociaj sciencoj, kiu koncentras sin al la aplikado de kritika teorio, t.e. kritika ekzamenado de la socio kaj kulturo, al la intersekciĝo de raso, juro, kaj povo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti