Kontrakto de Ksanteno

La Kontrakto de Ksanteno de la 12a de novembro 1614 prezentis por la heredokonflikto pri Jülich-Kleve daŭranta ekde 1609 inter elektoprinco Johano Sigismundo de Brandenburgio kaj duko Volfgango Vilhelmo de Palatinato-Neuburg provizoran kaj supraĵan solvon.

Alegorio de la akiro de Rejnlando fare de Prusujo, litografio el la 19a jarcento: dioj simbolantaj Prusujon kaj Rejnlandon omaĝas la brandenburgiajn-prusajn geelektoprincojn Johano Sigismundo kaj Ana de Prusujo, nepino de Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg.

La heredaĵo estis dispartigata, je kio la elektoprinco de Brandenburgio ricevis Duklandon Kleve, Graflandon Mark kaj Graflandon Ravensberg, dum kiam la duko de Palatinato-Neuburg ricevis Duklandon Jülich kaj Duklandon Berg.

Ĉar en la regionoj koncernataj de la heredkonflikto ekzistis malsamaj konfesiaj apartenecoj, la konflikto estis atentiginta la grandpotencojn en Eŭropo. La kontrakto, intertraktita en Ksanteno povis komence eviti konflikton inter tiuj ĉi je la antaŭvespero de la Tridekjara Milito. Krom tio konnte Brandenburgio-Prusujo povis plifortigi per la teritoria akiraĵo sian pozicion en okcidenta Germanujo.

51.6619756.452687