Kontrakto de Venlo

La Kontrakto de Venlo de la 7a de septembro 1543 sigelis la finon de la duklando Geldern. Laŭ la kontrakto Duko Vilhelmo la 5a Jülich-Kleve-Berg devis rezigni favore al Karlo la 5a pri siaj pretendoj sur Duklando Geldern same kiel pri Graflando Zutphen. Krom tio la imperiestro devigis la dukon rekatolikiĝi kaj pribatali la reformacion.

Duko Vilhelmo la 5a humile surgenuiĝas antaŭ Imperiestro Karlo la 5a

Antaŭhistorio redakti

 
Duko Vilhelmo la 5a de Jülich-Kleve-Berg. Gravuraĵo de Heinrich Aldegrever el 1540
 
Imperiestro Karlo la 5a (Portreto de Christoph Amberger, proks. 1532)

En 1528 Imperiestro Karlo la 5a vortigis la Kontrakton de Gorinchem. Per tiu li feŭdis Dukon Karlo de Egmond per Duklando Geldern, tamen sub la kondiĉo, ke tiu ĉi revenu al la imperiestra dinastio, kiam la duko mortus senfila. Ĉar la duko tiumomente estis jam tre aĝa kaj ne havis idojn, li komence hezitis, subskribi la kontrakton. Post plua disputo tiu ĉi pasaĵo estis forstrekata el la kontrakto.

En 1537 la influhavaj landaj statoj kunvokitaj en Nimego insistis al Duko Karlo de Egmond, ke li rezignu pri Geldern kaj Zutphen kaj deklaru la junan princon Vilhelmo la 5a de Jülich-Kleve-Berg kiel sian postanton; tiu ĉi transprenis la oficon la 27an de januaro 1538.

En 1541 Vilhelmo, ema al reformaciismaj novigoj, estis sin certiginta per geedzeco kun la dektri-jara Jeanne d’Albret, nevino de la franca reĝo Francisko la 1a, la francan subtenon kaj povis komence sin defendi en Geldern. La Imperia Statokunveno je Regensburg en 1541 tamen asignis la teritoriojn al Imperiestro Karlo la 5a. Ĉar Duko Vilhelmo ja ne volis rezigni tiujn ĉi, okazis la Tria Heredsekvomilito de Geldern. Dum kiam la esperata franca helpo por Vilhelmo forrestis, Imperiestro Karlo kuntiris ekde la 17a ĝis la 20a de aŭgusto 1543 ĉe la sidejo de la ĉefepiskopa sideja urbo Bonn 40.000 imperiestrajn soldatojn. La 23an de aŭgusto partoj de la trupoj enpenetris en la fortikigitan urbon Düren, kiun ili elrabis bruligis. La urbo Jülich senbatale kapitulacis al la malamikaj trupoj. La fortosupera militistaro imperiestra konkeris kaj detruis ankaŭ aliaj fortikaĵojn de Geldern, tiel ke Duko Vilhelmo eniĝis en senelirejan situacion. Tial li aperis la 6an de septembro en la imperiestra tendaro ĉe Venlo kaj sin humile ĵetis pieden de Karlo. La 7an de septembro ili subskribis la Kontrakton de Venlo.

Literaturo redakti