Konvencio de Alvensleben

Konvencio de Alvenslebentraktato inter Reĝlando Prusio kaj Rusa Imperio, subskribita la 8-an de februaro 1863 en Sankt-Peterburg de prusa generalo Gustav von Alvensleben, laŭ iniciato de Otto von Bismarck, rilatanta al kunlaboro pri sufokigo de la januara ribelo en Kongresa Pollando. La traktato permesis al ambaŭ armeoj transpaŝi landlimon por persekuti polajn partizanajn taĉmentojn.

Sciigo pri la traktato kaŭzis kreon de neoficiala kunlaboro de Francio, Britio kaj Aŭstrio, kiuj sendis al Rusio t.n. aprilajn kaj juniajn notojn, priskribantaj pacan planon reguligi la polan problemon. La notoj estis forĵetitaj de Rusio. La interkonsento igis ankaŭ profundan indignon de liberala opozicio en prusa parlamento kaj malfortigis pozicion de Otto von Bismarck.

Bibliografio redakti