Konvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko

La Konvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko estas multflanka traktato kiu celas kontraŭbatali diskriminacion en eduko. Ĝi adoptiĝis je la 14-a de decembro 1960 en Parizo kaj efektiviĝis je la 22-a de majo 1962. La konvencio ankaŭ certigas la liberan elekton de religia eduko[1] kaj de sendependa lernejo,[2] kaj la rajton uzi aŭ instrui la proprajn lingvojn por naciaj malplimultaj grupoj.[3] La konvencio malpermesas ian ajn rezervon.[4] Ĝis decembro 2020, 106 ŝtatoj estas membriĝintoj de la konvencio.[5][6] Ĝi estas la unua internacia ilo kiu aplikeblas al la rajto al eduko kaj havas devigan forton en internacia juro. Ĝi estas rekonita kiel fundamento de Plano de Eduko 2030 kaj reprezentas fortan ilon por antaŭeniri al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG4).

Ekzistas aldona Protokolo Stariganta Akordigon kaj Komisionon de Bonaj Oficoj, kiu adoptiĝis je la 10a de decembro 1962 kaj efektiviĝis je la 24a de oktobro 1968 en subskribintaj ŝtatoj. Je oktobro 2019, la protokolo havis 37 membrojn (inkluzive Vjetnamion; unuiĝinta Vjetnamio ne esprimis ĉu ĝi sekvas antaŭ-unuiĝan Sudvjetnamion kiel membro de la protokolo).[7]

La konvencio estas ankaŭ menciita en la Antaŭklarigo de la Internacia Konvencio pri la Elimino de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio kaj la Internacia Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Protekto de la Rajtoj de Ĉiuj Migraj Laboristoj kaj Iliaj Familianoj.

Enhavoj redakti

Artikolo 1a difinas "diskriminacion": iu ajn distingo, ekskludo, limigo, aŭ prefero pro raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia deveno, aŭ socia statuso, ekonomia statuso, aŭ naskiĝo.

Tamen, la artikolo indikas kelkajn situaciojn kiuj ne estas konsiderataj kiel konsistigantaj diskriminacion. Tio inkluzivas la kreon aŭ daŭrigon de apartaj edukaj sistemoj aŭ konstruaĵoj por lernantoj de ambaŭ seksoj, kiam ili havas facilan aliron al eduko, la starigon aŭ daŭrigon pro religiaj aŭ lingvaj kialoj, kaj la starigon aŭ daŭrigon de sendependaj edukaj organizoj, se la kialo de la organizoj ne estas por certigi ekskludon de iu grupo sed por aldoni al la edukaj ŝancoj havebligataj de la publikaj aŭtoritatoj.

Artikolo 3a devigas la ŝtatojn, ke ili eliminu kaj evitigu diskriminacion kaj Artikolo 5a asertas respekton por la libereco de gepatroj en la elekto de sendependaj lernejoj, kaj ke naciaj malplimultoj havu la rajton partopreni en propraj edukaj agadoj kaj la dungado aŭ instruado de la propra lingvo.

Artikolo 9a malpermesas iu ajn rezervon al la konvencio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. Artikolo 2a (b)
  2. Artikolo 2a (c)
  3. Artikolo 5a, (c)
  4. Artikolo 9a
  5. Signatures to the Convention
  6. Listo de membroŝtatoj de la konvencio kaj protokolo
  7. Conventions. Alirita 2019-10-21.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Convention against Discrimination in Education en la angla Vikipedio.