Konvencio de Unesko pri la Sekurigo de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj

La Konvencio de Unesko pri la Sekurigo de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj estas traktato de Unesko akceptata de la Ĝenerala Konferenco de Unesko je la 17a de oktobro 2003.

Subskribintaj membroŝtatoj de la Konvencio pri la Sekurigo de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj

La kongreso efektiviĝis je 2006, post kiam 30 membroŝtatoj ratifis ĝin.[1][2] Rumanio estis la 30a ŝtato kiam ĝi ratifis la konvencion je la 20a de januaro 2006.[1] Je septembro 2018, 178 ŝtatoj ratifis, aprobis, aŭ akceptis la konvencion.[3]

Historio redakti

Antaŭaĵoj redakti

Unu el la unuaj internaciaj okazaĵoj kiuj menciis la konservon de 'nematerialaj heredaĵoj' estis la Monda Konferenco pri Kulturaj Politikoj en Meksikurbo je 1982.[4] Ĉi tiu konferenco difinis, ke kultura heredaĵo inkluzivas “kaj materialajn kaj nematerialajn verkaĵojn per kiuj la kreemo de homoj esprimas sin,” kaj petas al Unesko kaj al membroŝtatoj, ke ili agu por protekti tiajn heredaĵojn.[4]

Je 1989, Unesko akceptis la Rekomendon pri la Sekurigo de Tradicia Kulturo kaj Folkloro, la unua laŭleĝa ilo por la sekurigo de nematerialaj kulturaj heredaĵoj.[5] Ĉi tiu rekomendo enhavis la ideojn de la pli frua konferenco en Meksikurbo. Unesko faris kelkajn varbajn programojn por konsciigi pri la rekomendo, sed ne tre sukcesis.[5] Tamen, ja la finaj 1990aj jaroj, estis konferenco por taksi la rekomendon, kiu atentigis kelkajn problemojn por konsiderado dum la skribado de la konvencio. Tiusence, la rekomendo estis grava paŝo.[6]

Je 1997, Unesko lanĉis la programon de Proklamado de la Majstroverkoj de la Voĉaj kaj Nematerialaj Heredaĵoj de la Homaro, celante konsciigi pri la graveco nde nematerialaj heredaĵoj. Ĉi tiu programo proklamis entute 90 majstroverkojn inter 2001 kaj 2005 kaj kaŭzis la movadon al la konvencio.[7]

Kreo redakti

Laŭ la peto de membroŝtatoj, prepara studo, farita de la Ĝenerala Direktoro, pri la temo, kiel konduki la sekurigon de nematerialaj kulturaj heredaĵoj, rekomendis krei novan dokumenton kiu fiksu internacian normon.[6]

En 2001, la Ĝenerala Konferenco akceptis alian ilon, Universala Deklaro pri Kultura Diverseco, kiu ankaŭ inkluzivas artikolojn, kiuj traktas la konservon de 'heredaĵoj en ĉiuj formoj'.[8] Ĉi tiu deklaro kaj ĝia Plano de Agado montris bazan ideon de la venanta konvencio kaj helpis disvolvi ĝin.[9]

Rezulte de multaj renkontiĝoj dum du jaroj, la projekta konvencio venis al la Ĝenerala Konferenco kaj akceptiĝis je 2003.

Kritiko redakti

La difino de nematerialaj kulturaj heredaĵoj estis kritikata pro tio, ke ĝia povas esti ne kompleta kaj/aŭ krei "Pandoran skatolon de malfacilaĵoj".[1] Ekzemple, je 2004 en artikolo en Museum International, Richard Kurin diris, ke pro tio, ke la Kongreso ne agnoskas kulturajn agadojn ne kongruajn kun iloj de internaciaj homaj rajtoj, kelkaj agadoj, ekzemple virina seksa mutilado, kiuj grupoj povas mem konsideri kritikan por sia kulturo, ne estas kovritaj. Simile, Kurin notas, ke pro tio, ke la kulturo de multaj grupoj estas difinitaj en kontraŭstaro al aliaj kulturoj, la neceso de "reciproka respekto" povas manki tradiciajn kantojn kaj rakontojn kiuj glorigas "imperion, venkantajn reĝojn, religian konvertiĝon, aŭ alternative reziston kontraŭ perceptata maljusto, martiriĝo, kaj malvenko".[10] Tamen, Kurin ankaŭ notas ke la difino povas esti pli vasta ol ĝiaj kreintoj intencis, kiuj originale planis nur protekti "tradiciajn kulturajn agadojn". Kurin diras ke ĝi estas sufiĉe forta ampleksi pli modernajn formojn de kulturo, inkluzive ekzemple "repmuzikon, aŭstralian kriketon, modernan dancon, postmodernisma arkitektura scio, kaj karaokeaj drinkejoj".[10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Logan, William S.. (2007) “Closing Pandora's Box: Human Rights Conundrums in Cultural Heritage”, Silverman, Helaine: Cultural heritage and human rights. New York, NY: Springer. ISBN 9780387713137. OCLC 187048155.
  2. Convention for the Safeguarding of Intangible Cultural Heritage
  3. States Parties to the Convention for the Safeguarding of the Intangible Cultural Heritage.
  4. 4,0 4,1 Working towards the 2003 Convention p.6
  5. 5,0 5,1 Working towards the 2003 Convention p.7
  6. 6,0 6,1 Working towards the 2003 Convention p.10
  7. Proclamation of the Masterpieces of the Oral and Intangible Heritage of Humanity (2001–2005)
  8. UNESCO Universal Declaration on Cultural Diversity Article 7
  9. Working towards the 2003 Convention
  10. 10,0 10,1 Kurin, Richard (2004-05-01). “Safeguarding Intangible Cultural Heritage in the 2003 UNESCO Convention: a critical appraisal”, Museum International 56 (1–2), p. 66–77. doi:10.1111/j.1350-0775.2004.00459.x. 

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Convention for the Safeguarding of the Intangible Cultural Heritage en la angla Vikipedio.