Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ transnacia organizita krimagado

La konvencio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ transnacia organizita krimagado (angle: The United Nations Convention against Transnational Organized Crime; ankaŭ nomata la konvencio de Palermo) estas plurflanka traktato subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ transnacia organizita krima agado.

Historio redakti

Je 15 Novembro 2000, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj faris rezolucion adoptantan la konvencion. Ĝi efikas ekde 29 Septembro 2003.[1] Unue, 147 ŝtatoj subskribis la traktaton; nuntempe 192 ŝtatoj partoprenas en ĝi.[2] Ĝi estas havebla en kvin lingvoj: la araba, la ĉina, la angla, la franca, la rusa, kaj la hispana.[1] La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo prizorgas la plenumon de la traktaton.[3]

Protokoloj redakti

La konvencio de Palermo havas tri protokolojn aŭ kromtraktatojn, nome:

La protokolo por malhelpi, neniigi, kaj puni trafikon de homoj, aparte virinoj kaj infanoj ekefikis je 25 Decembro 2003.[1] Ĝi unue difinis trafikon de homoj en tutmonda internacia juro, kaj celas la kreon de naciaj leĝoj, kiuj similas unu al la aliaj, por puni homtrafikantojn.

La protokolo kontraŭ kontrabandado de homoj laŭ tero, maro, kaj aero ekefikis je 28 Januaro 2004.[1] Ĝi celas puni tiujn, kiuj kontraŭleĝe kaj profitcele transportas migrantulojn je granda risko al la migrantuloj.

La protokolo kontraŭ kontraŭleĝa fabrikado kaj trafiko de pafiloj, iliaj partoj kaj komponantoj kaj municioj ekefikis je 3 Julio 2005.[1] Ĝi celas tutmondan kunlaboron por ĉesigi la kontraŭleĝajn fabrikadon kaj trafikon de pafiloj, partoj de pafiloj, kaj municioj. Ĝi ankaŭ postulas markadon de pafiloj dum la fabrikado por faciligi la identigadon de ĉiu pafilo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 United Nations Convention against Transnational Organized Crime and the Protocols Thereto, www.unodc.org (vizitita je 30 Oktobro 2023)
  2. UNTC Treaty Status Page, treaties.un.org (vizitita je 30 Oktobro 2023)
  3. About UNODC, www.unodc.org (vizitita je 30 Oktobro 2019)