Konvencio pri protektado de kulturaj posedaĵoj okaze de armita konflikto

La Konvencio pri protektado de kulturaj posedaĵoj okaze de armita konflikto, estas traktato kiu estis adoptita en Hago (Den Haag), Nederlando la 14-an de majo 1954[1] [2] post vasta detruado de kulturaj heredaĵoj dum la Dua Mondmilito. Ĝi estas la unua internacia traktato dediĉita ekskluzive al la protekto de kulturaj heredaĵoj en kazo de armita konflikto.

Konvencio pri protektado de kulturaj posedaĵoj okaze de armita konflikto
traktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 14-a de majo 1954
Loko Hago
vdr
Flago de Unesko
Vatikanurbo, kun la plej alta protekta statuso ekde 1954

En 1954 la traktato estis adoptita dufoje kun akompanaj sekcioj. Tria fermita sekcio sekvis en 1999. Ĉiuj tri sekcioj estas parto de la internacia humanaca juro. Post la Konvencio pri Genocido de 1948, la Konvencio pri protektado de kulturaj posedaĵoj okaze de armita konflikto estis la dua grava interkonsento en la kampo de internacia humanitara juro, en kiu la Unuiĝintaj Nacioj ludis gravan rolon en ĝia kreo kaj efektivigo.

Celaro redakti

La celo de ĉi tiu traktato estas la protekto de kulturo dum armitaj konfliktoj, kie ĝi devas protekti la kulturajn posedaĵojn kontraŭ ekzemple damaĝo, marodado kaj kontraŭleĝa konfiskado. Tio povas rilati al nemoveblaĵoj kaj moveblaj havaĵoj, kiuj okupas elstaran lokon en kultura heredaĵo de iu grupo de homoj aŭ socio.

- Nemoveblaĵoj inkluzivas konstruaĵojn kaj pejzaĝojn kun granda kultura valoro.

- Ekzemploj de moveblaĵoj estas pentraĵoj, statuoj, arkeologiaj trovaĵoj, libroj, manuskriptoj kaj aliaj pli malgrandaj objektoj kun arta, historia aŭ arkeologia intereso, samkiel ĉiuspecaj sciencaj kolektoj sendepende de ilia origino aŭ posedanto.

- Lokoj, kiuj provas antaŭenigi aŭ konservi la kolektivan memoron (muzeoj, bibliotekoj, arkivoj) kaj konscion pri la kulturo, ankaŭ estas traktataj de ĉi tiu konvencio.

 
La Stari Most en Mostar, detruita (1993) kaj restarigita (2004), nun simbolo de kultura heredaĵo en Bosnio kaj Hercegovino.

La partoprenantaj ŝtatoj profitas de reto de pli ol 100 ŝtatoj devigitaj redukti la efikon de armitaj konfliktoj sur kultura heredaĵo kaj efektivigi preventajn rimedojn por tia protekto, ne nur dum armita konflikto, sed ankaŭ en tempoj de paco, per serio de rimedoj:

  • protekti kaj respekti kulturan heredaĵon dum kaj internaciaj kaj ne-internaciaj armitaj konfliktoj;
  • pripensi registri limigitan nombron da monumentoj kaj aliaj nemoveblaj kulturaj posedaĵoj tre gravaj en la Internacia Registro de Kulturaj Posedaĵoj sub speciala protekto, kaj pripensi akiri specialan protekton por tiaj posedaĵoj;
  • pripensi marki iujn gravajn konstruaĵojn kaj monumentojn per speciala protekta emblemo laŭ la Konvencio;
  • starigi specialajn unuojn ene de la militaj fortoj respondecaj pri la protektado de kultura heredo;
  • puni malobservojn de la Konvencio kaj antaŭenigi la Konvencion inter la ĝenerala publiko kaj celgrupoj kiel asocioj pri kultura heredaĵo, la militistaro aŭ policiaj agentejoj.

La suba ideo kaj instigo por la traktato estas formulitaj en la preambulo[3], kiu enhavas la jenan aserton:

 
Informkomisiono en Dubrovnik pri la konsekvencoj de la militoj en Balkano
 
 The High Contracting Parties, […] Being convinced that damage to cultural property belonging to any people whatsoever means damage to the cultural heritage of all mankind, since each people makes its contribution to the culture of the world; …[4]
En Esperanto: La Altaj Kontraktantaj Partioj [...] [estas] konvinkitaj, ke damaĝo kaŭzita al kulturaj posedaĵoj, sendepende al kiu nacio ili apartenas, estas damaĝo al la kultura heredaĵo de la tuta homaro, ĉar ĉiu nacio kontribuas al la monda kulturo.; … 

Historio redakti

La antaŭulo de la konvencio estas la Konvencio pri la Leĝoj kaj Kutimoj de Milito sur Tero, adoptita en la Dua Haga Packonferenco kunvenigita je iniciato de Ruslando (1907). Por la unua fojo en internacia juro, ĝi aprobis tiel gravajn principojn kiel la malpermeso de konfiskado de havaĵoj, la malpermeso prirabi kaj konfiski privatajn posedaĵojn, kaj ordonis fari ĉion eblan por protekti kaj konservi kulturajn monumentojn kaj medicinajn institutojn. Al la Dua Haga Packonferenco partoprenis 44 ŝtatoj.

En 1954, laŭ iniciato de UNESKO, estis kunvokita internacia konferenco, kiu de la 21-a de aprilo ĝis la 14-a de majo (1954) okazis en Hago ĉe la Palaco de Paco. Ĝin partoprenis reprezentantoj de 56 ŝtatoj, inkluzive de Sovetunio, Ukraina SSR, BSSR. En la fina tago de la konferenco, la Haga Konvencio pri protektado de kulturaj posedaĵoj okaze de armita konflikto kaj ĝia Protokolo estis subskribitaj de 56 ŝtatoj[5].

La rolo de Unesko redakti

 
Detruo de la Ruĝaj Kmeroj en Angkor
 
Afiŝo klariganta pli vastan areon de protektita statuso en Tiro, Libano

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj nomumis Uneskon kiel specialigitan UN-agentejon kaj ĉefan organon kiu respondecas pri packonstruado, kontraŭbatalo de malriĉeco, daŭripova disvolviĝo kaj interkultura dialogo per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. La organizaĵo havas sian sidejon en Parizo kaj konservas la necesajn internaciajn registrojn de kulturaj heredaĵoj. Subtene al tio ekzistas krome Blue Shield internacia de Unuiĝintaj Nacioj [6] kun, interalie, la Internacia Konsilio pri Arkivoj, la Internacia Konsilio de Muzeoj kaj ICOMOS. Ĉi tiu organizaĵo havas eksplicite difinitan taskon en la Dua Protokolo pri praktika efektivigo kaj internacia kunlaboro. Ĉi tia kunlaboro okazis interalie por sekurigi artajn trezorojn de la afgana nacia muzeo per transporto al Svislando.

Entute Unesko agnoskas 981 mondajn heredaĵojn, el kiuj 759 estas kulturaj heredaĵoj,193 naturaj heredaĵoj kaj 29 tiel nomataj miksitaj heredaĵoj.

Aplikado en la praktiko redakti

Ekde septembro 2018 la konvencio estis adoptita de 133 landoj. Aldone, du Protokoloj al la konvencio estis adoptitaj. La Unua Protokolo enkondukiĝis la 14-an de majo 1954 kaj ekvalidis la 7-an de aŭgusto 1956, ratifita de 108 landoj. La Dua Protokolo enkondukiĝis la 26-an de marto 1999 kaj ekvalidis la 9-an de marto 2004. Ĝin ratifis 72 landoj.

Kriminaljuraj proceduroj redakti

La Roma Statuto (1998) starigis la Internacian Kortumon, kiu respondecas interalie pri persekutado de militkrimoj. Religiaj konstruaĵoj, artaj objektoj, sciencaj kaj edukaj institucioj kaj kulture signifaj pejzaĝoj kaj centroj, estas protektitaj dum konfliktoj, internaciaj aŭ internaj. La Kortumo observas la jurajn procesojn se traktata partnero ne havas la rimedojn por persekuti aŭ se ĝi ne volas komenci krimajn procesojn kontraŭ suspektatoj de militkrimoj.

Detruoj de la Ruĝaj Kmeroj en Angkor redakti

En 1996 ĝi estis establita la Khmer RougeTribunal. Ekde kiam Kamboĝo aliĝis al la konvencio en 1962, ĉi tiu tribunalo povas persekuti respondeculojn de la ruĝaj Khmeroj pro detruo de 3 000 temploj, 130 moskeoj, 72 romkatolikaj eklezioj ktp[7].  

Bibliografio redakti

(de) Wilfried Fiedler, Stefan Turner Bibliographie zum Recht des Internationalen Kulturgüterschutzes. Walter de Gruyter, Berlno 2003, ISBN 3-89949-037-1

Ekstera ligilo redakti

(en) (fr) (es) (ru) (ar) (zh) Oficiala retejo de Unesko

Referencoj redakti

  1. Angle: Convention for the Protection of Cultural Property in the Event of Armed Conflict (ref UNESCO)
  2. (en) Schindler, Dietrich; Toman, Jiří (1988). The laws of armed conflicts : a collection of conventions, resolutions, and other documents (3-a eld.). Dordrecht: Nijhoff. ISBN 9024733065. OCLC 13270517.
  3. Noto: En internacia juro 'preambulo' signifas enkonduko al traktato
  4. angle Teksto de la traktato en la oficiala retejo de UNESKO
  5. (en) Dietrich Schindler, Jirí Toman (red.) The Laws of Armed Conflicts: A Collection of Conventions, Resolutions, and other Documents. 3-a reviziita eldono. Sijthoff & Noordhoff International Publishers, Alphen aan den Rijn 1988, p. 747–768, ISBN 9-02-473306-5
  6. (angla) Retejo Blue Shield
  7. (en) Law on the Establishment of the Extraordinary Chambers, with inclusion of amendments as promulgated on 27 October 2004. NS/RKM/1004/006.