Konvencioj de Vieno pri diplomatio

La akordoj de la Konvencioj de Vieno pri diplomatio estas unu el la fontoj de moderna publika internacia juro. Estis 5 Vienaj konvencioj: en 1961, 1963, 1969, 1978 kaj 1986. Ili montras la evoluon de internacia politiko en la dua duono de 20-a jarcento, de Malvarma milito, pasante por falo de koloniaj imperioj ĝis la krizo de naciaj ŝtatoj.

Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) redakti

Subskribita en Vieno, en la 18-a de aprilo de 1961, la konvencio traktas ĉefe pri diplomatia imuneco. La subskribantoj konsideras ke diplomatia imuneco ne apartenas al individuoj mem, sed al ŝtatoj kiujn ili reprezentas.

Laŭ la konvencio, la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la ŝtatoj kaj la sendo de daŭraj diplomatiaj misioj okazu per reciproka konsento kaj difinas ke la ĉefo de misio havu agrementon de gastiganta ŝtato, kaj ke la gastiganta ŝtato ne devas doni al sendanta ŝtato la kialon de ne agremento. La ĉefoj de misioj estas en tri klasoj:

  1. Ambasadoroj kaj Nuncioj;
  2. Senditoj, Ministroj kaj Internuncioj;
  3. Aferŝarĝitoj.

Tiuj klasoj havas nur etikedan signifon. Ĝenerale, la reprezentato de Sankta seĝo havas ceremonian antaŭirrajton.

Krom la ĉefo de misio, la aliaj membroj de misio ne bezonas agrementon, escepte la milita ataŝeo, sed iu el la membroj de la misio povas esti deklarita persona non grata (ne akceptebla homo) sen bezono de kialo de la akceptanta ŝtato. En tiu kazo, la sendanta ŝtato devas elirigi tiun homon de la misio.

La ambasadejoj (inkluzive ĝiaj mebloj), la hejmlokoj kaj veturiloj de diplomatia agentoj, la diplomatiaj agentoj, iliaj familianoj kaj personservistoj estas netuŝeblaj, kaj la gastiganta ŝtato devas garantii la trankvilecon de ili. La dosieroj kaj dokumentoj de ambasado estas ankaŭ netuŝeblaj, iam kaj ie ajn.

La membroj de misio havu ampleksan liberon de iri kaj veni. La misio rajtas uzi ĉiujn mediojn por komuniko, inkluzive uzante kodojn, sed ne povas radielsendi al publiko sen permeso de gastiganta lando. La oficiala poŝto de misio estas netuŝebla, kaj la diplomatia kuriero ne povas esti retenata aŭ arestata ĉar estas persone netuŝebla. La komandanto de komerca aviadilo povas servi kiel portisto de diplomatia poŝto, sed, eĉ en tiu kazo, li ne havas personan netuŝeblecon.

La diplomatiaj agentoj ne devas esti testemunio kaj pagi impostoj, krom tiuj kiuj malrekte metite en la prezo de varoj, sed ili ne povas havi negocojn aŭ dungojn en la gastiganta ŝtato.

Eĉ se finus la diplomatiaj rilatoj, la gastiginta ŝtato devas protekti la diplomatiajn agentojn kaj respekti ilian netuŝeblecon kaj helpi ilin eliri tuj la ŝtaton.

Konvencio de Vieno pri konsulaj rilatoj (1963) redakti

La Konvencio de Vieno pri konsulaj rilatoj estis subskribita en la 24-a de aprilo 1963.

Laŭ la konvencio, la starigo de konsulaj rilatoj inter la ŝtatoj kaj la sendo de daŭraj diplomatiaj misioj okazu per reciproka konsento. La konsulaj misioj estas farataj de konsulaj oficoj aŭ diplomatiaj misioj.

Se la konsula misio estas erigita en ĝenerala konsulato kaj vic-konsulatoj, tio bezonos aprobo de gastiganta ŝtato.

La konvencio klasifikas la agantojn de konsulaj misioj en kvar klasoj:

(a) ĝenerala-konsulo;

(b) konsulo;

(c) vic-konsulo;

(d) konsula agento.

La konvencio detaligas la funciojn de konsulo.

La konsulaj misioj iom dependas de diplomatia misio. Se estas en la gastiganta lando diplomatia misio, la konsulaj agantoj havas la samajn rajtojn de aliaj diplomatiaj agantoj, male, ili ne havas diplomatian imunecon kaj netuŝeblecon. Krome, la netuŝeblecon de konsulaj agantoj estas relativa, ilia netuŝebleco rilatas nur al ilia konsula metio, kaj ili povas esti arestitaj pro gravaj krimoj, devas testemunii antaŭ lokaj tribunaloj pri komunaj aferoj, ktp.

La reguloj pri personae non gratae (ne aprobitaj homoj) estas la samaj ol la diplomatiaj misioj.

Ĉiuj homoj havas rajton kontaktigi libere la konsulan mision de sia lando, eĉ se ili estas arestitaj. La konsulaj agantoj rajtas viziti arestitajn samnacianojn kaj aranĝi advokaton al ili.

Konvencio de Vieno pri traktatoj (1969) redakti

Laŭ la Viena konvencio de 1969, ĉiuj ŝtatoj povas fari traktatojn per siaj reprezentantoj. La ĉefa kondiĉo de tiu konvencio estas ĝia artikolo 26 kiu diras simple pacta sunt servanda (kontraktoj estas obeendaj), t.e., ĉiuj akordigitaj traktatoj devigas la traktantojn kaj estu plenumitaj de ili bonafide.

Alia principo de tiu konvencio estas la jus cogens, t.e., la traktakto ne povas nuligi principon de internacia juro akceptata de internacia komunumo.

La adopto de teksto de traktato dependas de ĝia aprobo de ĉiuj negocantaj ŝtatoj se ne estas konvencio por multflanka traktato. En ĉi tiu kazo, estas bezona aprobo de du trionoj de negocantoj. Oni konsideras la tekston defitiva per ĝia subskribo de negocantoj. La traktato bezonas konsenton de ŝtato, la formo de tiu konsento devas esti akordita antaŭ aŭ dum la negocado. Antaŭe la subskribo estas la plej ofta maniero de konsento, sed hodiaŭe, ĝenerale oni bezonas ratifikadon kaj promulgadon, ankaŭ, en multflanka traktatoj, la ŝtato povas konsenti ĝin per adhero. Post la konsento, ŝtato devigas plenumon de traktato.

Kiam la fina teksto estas en plu ol unu lingvo, ĉiuj tradukoj valoras kiel origina teksto, escepte se la malo estas eksplicita.

Ŝtato povas konsenti parte en la traktato, nur se aliaj ŝtatoj tion akceptas. Se eblas eksplicite en traktato, ŝtato povas fari "rezervon", tiu estas, unuflanka deklaro celante ekskludi la juran efikon de iuj dispozicioj rilate al la rezervanta ŝtato. Rezervoj nur eblas en multflankaj traktatoj. La rezervo ne povas nuligi la traktaton mem.

Pacta sunt servanda, pro tio:

  1. traktanto ne povas alvoki la dispoziciojn de sia interna juro por malobei traktakton.
  2. tratakto estu plenumita bonafide, laŭ la komuna senco de la vortoj de traktato en ĝia kunteksto kaj konsiderante ĝian celon.

Ŝtato povas "denunci", t.e., deklari lin nevalida unuflanke, nur en kazo de dolo de alia traktanto, subaĉeto aŭ koakteco de sia aganto de alia ŝtato aŭ perforto de alia ŝtato kontraŭ ĝi.

Konvencio de Vieno pri sinsekveco de Ŝtatoj koncerne traktatoj (1978) redakti

Sinsekvo de ŝtatoj signifas la anstataŭon de unu ŝtato (antaŭa ŝtato) je alia (posteula ŝtato) pri la respondeco de internaciaj rilatoj de teritorio.

La ĉefa celo de tiu konvencio, subskribita en la 22-a de aŭgusto 1978, estas garantii ke novaj sendependaj ŝtatoj respektu la landlimojn de siaj najbaroj. Tiu konvencio konservis la koloniajn limojn en Afriko, kiuj ne respektis la etnajn kaj naciajn realaĵojn kaj kaŭzis kaj kaŭzas multajn problemojn en nuna Afriko. Poste, en la reuniĝo de Germanio, tiu konvencio garantiis al Pollando ĝiajn landlimojn, ĉar Germanio, kiel posteula ŝtato de Germana Demokratia Respubliko devis rezigni teritoriojn perditajn post la Dua mondmilito. Tiu konvencio ankaŭ garantiis la landlimoj de ŝtatoj najbaraj al Sovetunio, Jugoslavio kaj Ĉeĥoslovakio kiam ĉiuj ŝtatoj erigis, ĉar la novaj ŝtatoj devas akcepti la malnovajn eksterajn landlimojn.

Konvencio de Vieno pri traktatoj inter ŝtatoj kaj internaciaj organizoj aŭ inter internaciaj organizoj (1986) redakti

Tiu konvencio reflektas la ultra-liberalismajn doktrinojn pri la "minimuma ŝtato" de la fino de 20-a jarcento. Tiu doktrino tre valorigas la gravecon de internaciaj organizoj kiel personoj de internacia juro kapablaj fari traktatojn samkiel la ŝtatoj. Tiu konvencio ankaŭ plifortigas la angla-usonan doktrinon pri internacia juro kiel "international law" (internacia leĝo) bazita sur kutimaj rilatoj kaj malplifortigas la romanidan doktrinon de internacia juro bazita en pozitiva interpreto de traktatoj.

Tiu konvencio samvalorigas la agon de formala konfirmo de internaciaj organizoj al ŝtata ratifikado de traktatoj. Ĝi agnoskas al internaciaj organizoj la eblecon doni "plenajn povojn" al siaj reprezentantoj kaj fari rezervojn en traktato. Ĝi ankaŭ konsideras, al la celoj de kunveno de 1969, ke la internaj reguloj de internaciaj organizoj samvaloras al internaj leĝoj de ŝtatoj. Finfine, al tiu konvencio, internaciaj organizoj kaj ŝtatoj estas samnivele rilate al internaciaj traktatoj de ili faritaj.