Kopaczów (germane: Oberullersdorf) estas vilaĝo en Pollando situanta en Malsuprasilezia provinco en distrikto Zgorzelec. Ĝi estas konsisto de Bogatynia (formale ĝis 1945 Reichenau in Sachsen), ĝi situas kvar kilometroj de centro de la germana Zittau rekte sur ŝtatlimo kun Ĉeĥio. Ĝis reguligo de la limoj en la jaro 1849 ĝi kreis kun la ĉeĥa Oldřichov na Hranicích fakte unu vilaĝon, ekde tiu tempo la hodiaŭa Kopaczów estis en Saksio (parto de Supra Luzacio), resp. en Germanio. Post la jaro 1945 Kopaczów falis al Pollando kiel konsisto de Malsupra Silezio. La ŝtatimon inter Ĉeĥio kaj Pollando kreas vojo, kiun la lokaj loĝantoj nomigis neŭtraleto kaj kiun longe uzis homoj el ambaŭ partoj de la limo.

Kopaczów
germane: Oberullersdorf
municipo
Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov na Hranicích
Oficiala nomo: Kopaczów
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Malsuprasilezia provinco
Distrikto Distrikto Zgorzelec
Komunumo Komunumo Bogatynia
Historia regiono Silezio
Najbaras kun Oldřichov na Hranicích Ĉeĥio
Situo Kopaczów
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 50° 52′ 17″ N 14° 51′ 03″ O / 50.87139 °N, 14.85083 °O / 50.87139; 14.85083 (mapo)
Loĝantaro 318 (2008)
Baseno Ĵitava baseno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 59-920
Telefona antaŭkodo (+48) 75
Aŭtokodoj DZG
SIMC 0188825
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Kopaczów

Dum la dua mondmilito germanoj fondis en Kopaczów labortendaron (Unterkunftslager Oberullersdorf). Estis en ĝi plejparte belgaj malliberigitoj. La tendaro estis likvidita en aprilo de 1945 [1].

Fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Obozy hitlerowskie na ziemiach polskich 1939-1945. Informator encyklopedyczny, red. C. Pilichowski a kol., Warszawa 1979, s. 242.