Kopenhaga Esperanto-Klubo

La Konversacia Esperantista Klubo de Kopenhago (mallonge KEK, dane Københavns Esperanto Klub) estas la plej malnova esperanto klubo en Danio fondita la 2-an de januaro 1908.

Historio redakti

Preskaŭ ĉiuj de la membraro en 1908 jam lernis Esperanton pere de trimonata vespera kurso, en kiu partoprenis 412 lernantoj, aranĝita de la dana gazeto Politiken aŭtune 1907. La unua klubejo troviĝis ĉe adreso: Kongens Nytorv 8, 1050 Kopenhago K. La unua prezidanto de la klubo estis Kaj Bendix.

26.08. - 28.08.1908: Postkongreso en Kopenhago okaze de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno. Ludoviko Zamenhof kaj 80 personoj el 16 nacioj gastis Kopenhago.

La programo kaj rilatoj al aliaj grupoj redakti

Aktuala programo: ĉiusemajne, nuntempe lunde, okazas kunveno en la Kulturdomo (adreso: Dortheavej 61,2400 Kopenhago NV). Tiuj kunvenoj estas aranĝitaj kune kun DEFA Dana Esperantista Fervojista Asocio. Samloke troviĝas la oficejo de la Dana Esperanto-Asocio kaj la biblioteko de Poul Thorsen.

Kelkfoje oni aranĝas prelegojn kun junuloj de la Dana Esperantista Junulara Asocio.

KEK Prezidantoj 1908 - 2008 redakti

Prezidanto prezidis ekde ... ĝis ...
Kaj Bendix 2/1 1908 - 29/10 1908
Georg Hinrichsen 29/10 1908 - 29/1 1914
Martin Blicher 29/1 1914 - 3/2 1916
Georg Hinrichsen 3/2 1916 - 1/2 1917
Martin Blicher 1/2 1917 - 31/1 1918
Chr.Heilskov 31/1 1918 - 20/2 1919
Martin Blicher 20/2 1919 - ? 1924
Georg Hinrichsen ? 1924 - 28/5 1930
Poul Jørgensen 28/5 1930 - 18/10 1933
Holger Ærsøe 18/10 1933 - 28/1 1936
Mikkelsen Kjær 28/1 1936 - 7/10 1937
Poul Møller 7/10 1937 - 31/1 1938
Frode Ulrich 31/1 1938 - 12/10 1939
Ida Christensen 12/10 1939 - 30/1 1944
Gustav Kühlmann 30/1 1944 - 19/1 1955
Svend Dragsted 19/1 1955 23/1 1957
Benny Vemmer 23/1 1957 1/9 1957
Aksel Nielsen 1/9 1957 22/1 1958
Gustav Kühlmann 22/1 1958 19/2 1997
Jytte Sunekær 19/2 1997 14/2 2005
Kim J. Henriksen 14/2 2005 - 19/2 2007
Betty Chatterjee 19/2/2007 -

Eksteraj ligiloj redakti