Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo

WWF-ekoregiono en montaro Kopetdago (Irano, Turkmenujo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj troveblaj je la limoj de Irano kaj Turkmenujo. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" kaj la organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis ĝin en la "irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo".

Tutmonda disvastiĝo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj.
Situo de la Irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo.

Priskribo redakti

Tiu ekoregiono kovras 58 300 kvadratajn kilometrojn en la montaro de Kopetdago. Ĝi situas sur la montaraj deklivoj kaj en la rivervaloj. Tie ĉi ĝi aperas kiel ĉerivera arbaro.

La regiono karakteriziĝas de arida subtropika klimato kun manko de humideco kaj altaj someraj temperaturoj.

Situante inter nordaj kaj sudaj aziaj dezertoj, Kopetdago povis gastigi relikvan mezeman flaŭron kaj faŭnon kiuj ne povis postvivi la aridigon de la najbaraj malaltaĵoj.

Flaŭro redakti

 
Turkmena Kopetdago en majo.

La kopetdaga flaŭro estas speciale riĉa, kaj 332 da plantospecioj estas endemiaj. La plantofamilioj kiuj ampleksas la plej multajn maloftajn kaj endanĝerigatajn speciojn estas la liliacoj, la orkidacoj, la rozacoj, la fabacoj kaj la asteracoj.

La kopetdagaj duonarbaroj estas troveblaj ekde altitudoj de 300 metroj en la malaltaĵa ebenaĵo ĝis la altaĵoj kun altitudoj de 2 500 metroj. Ili karakteriziĝas de pluraj plantokomunumoj : kserofitaj arbedaraj duonarbaroj, juniperaj duonarbaroj, kaj mezofita ĉerivera arbaro.

La kserofitaj duonarbaroj estas konataj kiel ŝibljak, karakterizata de ĝia specio-konsisto kaj riĉeco, varieco de komunumaj tipoj, la ĉeesto de diversaj subtropikaj specioj kaj endemiismoj. Kelkfoje ili estas karakterizataj kiel savanec-vegetaĵara tipo de duonarbaroj. Ŝibljak kutime estas superregata de la turkmena acero (Acer turcomanicum), kratagoj (Crataegus spp.) aŭ de kristodorno (Paliurus spina-christi) en perturbitaj terenoj. La turkmena acero estas arbeto kiu altas du al tri metrojn, ĝiaj arbedecaj rekoniloj estas kaŭzitaj de ĝia kapablo de kopsa regenerado post hakado, arbara incendiopaŝtado. La kopetdagaj duonarbaraj komunumoj estas larĝe divastigitaj inter altitudoj de 800 al 2 500 m; ilia denseco dependas de la humideco de la deklivoj. Kundominantaj arboj kaj arbedoj estas specioj de Crataegus spp., Celtis caucasica, Juniperus polycarpos var. turcomanica, Cerasus microcarpa, Ephedra intermedia, E. equisetina, Cotoneaster nummularia, Colutea gracilis, Lonicera bracteolaris, Rubia florida, Rhamnus sintenisii, Jasminum fruticans, Amygdalus communis, kaj A. scoparia.

Arbareroj de la turkmena junipero (Juniperus polycarpos var. turcomanica) ankaŭ konstituas duonarbarojn en la mezaltaj kaj altaj montaraj zonoj je altitudoj ĉirkaŭ 1 000-2 000 m en masivoj kun ŝibljak, stepojn dominatajn de Festuca valesiaca kaj Stipa turcomanica, S. hohenackeriana) kaj montarajn kserofitojn reprezentatajn de kusenoplantoj kiel Acanthophyllum, Acantholimon, kaj Tragacantha.

La kopetdagaj duonarbaroj gastigas grandajn nombrojn de fruktarboj, arbedoj kaj lianoj multvaloraj por selektado, inkluzive de la ordinara granatujo (Punica granatum), la arbara vito (Vitis vinifera subsp. sylvestris), la ordinara fikuso (Ficus carica), la sovaĝa pomujo (Malus sieversii), la kopetdaga pirujo (Pyrus boissieriana), sovaĝaj prunusoj (Cerasus microcarpa, C. erythrocarpa, C. blinovskii), la mirobolan-prunuso (Prunus cerasifera), la migdalujo (Amygdalus communis kaj A. scoparia), kaj kratagoj (Crataegus spp.).

Faŭno redakti

Komunaj mamulaj specioj en la kopetdagaj duonarbaroj inkludas sorikojn (Sorex), krocidurojn (Crocidura), la arbaran apodemon (Apodemus sylvaticus), la oran ŝakalon (Canis aureus), la ruĝan vulpon (Vulpes vulpes), la foinon (Martes foina), la vizelon (Mustela nivalis), la melon (Meles meles), kaj la apron (Sus scrofa).

El la birdoj, komunaj estas la tufalaŭdo (Galerida cristata), la ĉukaro (Alectoris chucar), la rokkolombo (Columba livia), la turto (Streptopelia turtur), la orienta turto (S. orientalis), la nizo (Accipiter nisus), la ŝikro (Accipiter badius), la aglobuteo (Buteo rufinus), la nigra milvo (Milvus nigrans), la turfalko (Falco tinnunculus), la komuna fazano (Phasianus colchicus), Parus, muŝkaptuloj, la najtingalo (Luscinia megarhyncha), kardeloj (Carduelis), emberizoj (Emberiza), silvioj (Sylvia), kaj lanioj (Lanius).

Minacoj kaj konservado redakti

15 el 68 maloftaj kaj minacataj specioj kun kopetdaga arealo estus formortintaj kaŭze de habitatodetruo. Multaj sovaĝaj bestospecioj nuntempe vivante en rezervejoj, ne plu ekzistas ekster tiuj protektataj areoj.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo   Irano,   Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo   Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Afganio,   Barato,   Ĉinio,   Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo   Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro   Afganio,   Ĉinio,   Kirgizio,   Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj   Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro   Mongolio,   Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj   Afganio,   Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj   Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj   Barato,   Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo   Ĉinio

Eksteraj ligiloj redakti