KopetdagoTurkmena-Ĥorasana Montaro [1] estas montaro ĉe la limo inter Turkmenujo kaj Irano, etendiĝante laŭlonge de la limo ĉirkaŭ 650 kilometrojn, oriente de Kaspio. La plej alta pinto de la montarĉeno en Turkmenujo troviĝas sudokcidente de la ĉefurbo Aŝgabato kaj altas 2 940 metrojn. La plej alta irana pinto mezuras 3 191 metrojn.

Kopetdago
Mapo de Irano montrante Kopetdagon
Mapo de Irano montrante Kopetdagon
montara sistemo
La plej alta punkto Kuh-e Qutschān (3 191 m)
Longeco 645 km
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Kontinento Azio
Situo  Turkmenio
 Irano
Geografia situo 37° 2′ N, 57° 54′ O (mapo)37.03333333333357.900008333333Koordinatoj: 37° 2′ N, 57° 54′ O (mapo) f1
Kopetdago (Irano)
Kopetdago (Irano)
DEC
Kopetdago
Kopetdago
Situo de Kopetdago
Map
Kopetdago
vdr
Kopetdago videbla ekde Ahal-Ebenaĵo

Tiu montaro havas skiado-stacio oficiale malfermita de la estinta prezidanto de Turkmenujo, Saparmurat Niyazov. Malgraŭ la malĉeesto de neĝo en Kopetdago, Niyazov estis decidinta konstrui tie grandan feriejon [2].

Topografio redakti

Kopetdago estas regiono karakterizita de piedaj montetoj, sekaj kaj sablaj deklivoj, altebenaĵoj, kaj krutaj ravinoj. Kopetdago estas submetita al tektona transformado kaj trapasis severajn tertremojn. Tertremoj kiuj superis sep laŭ la Skalo de Richter estis registritaj [3].

Arkeologio redakti

La piedaj montetoj de Kopetdago apud Aŝgabato estas la ejo de la restaĵoj de la antikva parta urbo de Nisa.

Plantaro redakti

 
Kopetdago en majo.

La duonarbaroj de la regiono gastigas multajn fruktoarbojn, arbedojn, kaj grimpoplantojn kiuj estas pruvintaj iliajn utilecojn por homa uzado kaj selekta kultivado, inkluzive de granato (Punica granatum), arbara vinberujo (Vitis sylvestris), ordinara fikuso (Ficus carica), turkmena pomarbo (Malus turkmenorum), kopetdaga pirujo (Pyrus boissieriana), sovaĝaj prunusoj (Prunus spp. : Cerasus microcarpa, C. erythrocarpa, C. blinovskii), mirobolan-prunuso (Prunus cerasifera), migdalujo (Amygdalus communis=Prunus dulcis, kaj A. scoparia=Prunus scoparia), kaj kratagoj (Crataegus spp.).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. , خرِبِت كُپِتدَگ: Iran. Alirita 2010-09-09..
  2. angle Ski Turkmenistan![rompita ligilo] Google Earth Community, accessed on October 2, 2008.
  3. Oct. 5, 1948 - More than 110,000 people were killed by 7.3 quake. Staff (11 January 2005) "World's worst natural disasters since 1900" CBS News angle