Komunumo Koprivŝtica

komunumo en Bulgario
(Alidirektita el Koprivŝtico)

Koprivŝtica (bulgare Копривщица) estas komunumo en la provinco Sofio de Bulgario, kaj en ĝi estas la sola urbeto. Laŭ la stato de 2015 en la komunumo vivis 2 321 loĝantoj kaj en 2020 estis ankoraŭ 1 962 loĝantoj[1] - kiel en multaj malurbaj regionoj de la Eŭropa Unio la junuloj kaj junaj familioj strebas al pli grandaj urboj. La urbanoj vivas sur areo de 141 kvadrataj kilometroj,[1] kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 14 loĝantoj/km²

Komunumo Koprivŝtica
komunumo en Bulgario

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Sofio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 962  (2020) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 24° 21′ O (mapo)42.63324.35Koordinatoj: 42° 38′ N, 24° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 028 m [+]
Areo 141 km² (14 100 ha) [+]
Komunumo Koprivŝtica (Bulgario)
Komunumo Koprivŝtica (Bulgario)
DEC
Komunumo Koprivŝtica
Komunumo Koprivŝtica
Situo de Komunumo Koprivŝtica

Map

vdr
la historia domo Ljutov de 1854

La samnoma centra urbeto estas ĉefe konata kiel la loko de la Aprila Ribelo kontraŭ la Osmanida imperio en 1876. Nun ĝi estas konata pro siaj malnova arkitekturo, muzeoj kaj festivaloj de popola muziko.

La komunumo situas meze de la malkruta mezalta montaro Sredna Gora, bulgare Средна гора, en Esperanto "Meza Arbaro" (vere: dum la vorto гора, "gora", en multaj slavaj lingvoj signifas la koncepton monto, en la bulgara ĝi vere signifas arbaron).

Esperantistoj de la urbo redakti

  • Ĝi estas naskiĝloko de Georgi Oreŝkov (n. en 1864, m. nekonata), Esperanto-pioniro kaj ekde 1905 membro de la unua Lingva Komitato
  • Ankaŭ la esperantista aktoro kaj kantisto[2] Miĥail Georgiev Zdravev, nomata "Miŝo Zdravev" (n. la 16-an de aŭgusto 1923, m. same nekonata), naskiĝis en Koprivŝtica.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
panoramo