Kopso (kooperativo)

Kopso - estas Esperant-instrua kooperativo funkciinta en Moskvo (Soveta Unio) dum perestrojko. La kooperativo estis fondita en 1988. Pri la kooperativo rakontis diversaj amasaj komunikiloj:

  • Советская Россия (Soveta Rusio) - 15.06.1988 kaj 23.10.1988
  • Художественная самодеятельность №10 (1988)
  • Budapeŝta informilo №10 (1988)

17.10.1988 en Moskva Scienca Esperanto-klubo Scio estis pridiskutita eblo kunigi la klubon kaj la kooperativon. Celo de la kunigo estis oficialigi la klubon. Dum la diskuto estis menciite, ke el 8 anoj de kooperativo Kopso 5 estis anoj de la klubo[1].

Inter anoj de Kopso estis Jakov Koncebovskij, Leo Vulfoviĉ, Nikolaj Gudskov, Miĥail Povorin, Stanislav Koncebovskij, Irina Gonĉarova.

La kooperativo organizis amasan instruadon per korespondaj kursoj, eldonis instruilojn kaj vortarojn. Foje okazigis ĉeestan seminarion por finintoj de korespondaj kursoj.

Notoj redakti

  1. Информационное письмо МНЭК №65 30.10.1988