Kopta lingvo

La kopta lingvo (aŭ egipta-kopta lingvo) ϯⲁⲥⲡⲓ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ estas iu el la Afrika-Azia lingvaro. Ĝi estas la fina fazo kaj la skribsistemo de la egipta lingvo. Ĝi estas skribita per la grekaj alfabetaj signoj plus sep kromaj grafemoj reprenitaj el la demotiko por transskribi samkvanton da fonemoj neekzistantaj en la greka alfabeto. ⲁ, ⲃ, ⲅ, ⲇ, ⲉ, ⲍ, ⲏ, ⲑ, ⲓ, ⲕ, ⲗ, ⲙ, ⲛ, ⲝ, ⲟ, ⲡ, ⲣ, ⲥ, ⲧ, ⲩ, ⲫ, ⲭ, ⲯ, ⲱ, ϣ, ϥ, ϧ, , ϩ, ϫ, ϭ, ϯ La Kopta skribsistemo ekis ĉirkaŭ la 2-a jarcento a.K. La Kopta lingvo daŭris ĝis la 17-a jarcento poste la Kopta mortiĝis sed en la Kopta Ortodoksa Eklezio la preĝoj estas kantitaj en la kopta ĝis nun. La kopta ne estas religia lingvo, ĝi estas la lingvo de egiptoj antaŭe[2].

Kopta lingvo
Ⲙⲉⲧⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ /met-remenkʰīmi/
Regiono Egiptio
Parolantoj ~300 (2 011)[1]
Skribo Kopta alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Egipta
Oficiala statuso
Reguligita de Instituto de Koptologio
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cop
  ISO 639-3 cop
  Glottolog copt1239
Angla nomo Coptic
Franca nomo copte
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Koptlingva surskribaĵo de la 3-a jarcento.

La nomo de la KoptaRedakti

La nomo kopta alvenis el la araba vorto kipt (Qybt) tiu alvenas el la antivka greka vorto Αἰγύπτιος tiu alvenis el la Egipta nomo Ha-Ka-Ptah (La lando de la Spirito de Ptah). La indiĝeno Kopta nomo por la lingvo estas ϯⲙⲉⲧⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ /di-məd-rəm-ən-kə-mi/ en la Boairika (Delto) dialekto, ⲧⲙⲛ̄ⲧⲣⲙ̄ⲛ̄ⲕⲏⲙⲉ /t-mənt-rəm-ən-kiː-mə/ en la Saidiko dialekto. La partiklo prefikso mi(n)t - de la verbo ⲙⲟⲩϯ moudi; multaj formoj abstraktaj substantivoj en Kopta ( ne nur tiuj rilatanta al "lingvo"). La termino remenkhēmi/remenkēme signifo Egipta, laŭvorte Persono de Egiptio ⲭⲏⲙⲓ, kiu estas la konstrua stato de la Kopta substantivo ⲣⲱⲙⲓ/ⲣⲱⲙⲉ, viro,homo, la genitivo prepozicio (e)n - de la vorto por Egiptio, ⲭⲏⲙⲓ/ⲕⲏⲙⲉ khēmi/kēme (kp.. Kemet). Sekve, la tuta esprimo laŭvorte signifas lingvon de la popolo de Egiptio, aŭ simple Egipta lingvo. Alia nomo per kiu la lingvo estas nomita estas ⲧⲙⲛ̄ⲧⲕⲩⲡⲧⲁⲓⲟⲛ /timentkuptaion/ de la Greka formo ⲧⲙⲛ̄ⲧⲁⲓⲅⲩⲡⲧⲓⲟⲛ /timentaiguption/ (Egipta lingvo). En la liturgio de la Kopta Ortodoksa eklezio de Aleksandrio, la nomo estas pli oficiale ϯⲁⲥⲡⲓ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ diasbi ənrəmənkēmi, la Egipta lingvo.

HistorioRedakti

Per la utiligo de la greka lingvo estis, unua fojon, skribitaj ankaŭ la vokaloj, neuzataj en skribo de la egipta lingvo; la skribmaniero de la antikva egipta lingvo iras de dekstre al maldekstre, horizonta-line sen la disigo inter la vortoj. Tamen, la skribmaniero de la kopta iras maldekstre al dekstre tiel la greka kaj la latina lingvoj.

La kopta estas klasifikite je 4 etapojn[3].

La pra-kopta lingvoj estis skribita per la alfabetaj grekaj signoj, poste, la pra-kopta estis skribita per la greka alfabeto signoj plus pli da literoj el la demotika lingvo ⲳ ⲵ ⳙ ⲹ ⲻ ϣ ⳃ ⳅ ⲿ ⳣ ϥ ⳋ ⳍ ⳏ ⳑ ⳓ ⳕ ϧ ϩ ⳉ ⳗ ϫ ϭ ⳝ ⳛ ϯ ⳡ ⳟ Tamen, ĉirkaŭ la 2-a jarcento, nur 7 literoj el la Demotika estis uzata kaj la propra kopta lingvo aperis.

La kopta estas la lingvo parolata en Egiptio ekde la duono, ĉirkaŭ, de la 2-a jarcento, nome en la periodo en kiu la popolo konvertiĝis al kristanismo; la kopta lingvo estas, do, la esprimilo de la religia literaturo de la egiptaj kristanoj. Jen opinio kiu kredas, ke Pontinos disvastigis la koptan[4]. La religia literaturo helpis disvastiĝi la skribmanieron de la lingvo. La apero de la kopta lingvo rilatas al la ŝanĝo de la socia-kultura etoso de Egiputjo. Novaj religioj aperis kiel Kristanismo, Gnostikismo kaj Maniĥeismo kaj la movado de monaĥismo[5]. Dum al 6-a jarcento, la kopta estiĝis la simbolo de malsameco inter la kopta ortodoksa eklizio kaj la Melkita eklezio[5]. La kopta nomiĝis 'La skripto de protesto'[6].

Kun la invado de islamanoj je la 7-a jarcento per Amr Ibn Al-As, la kopta estis preskaŭ forlasigita favore de la araba-islama kaj malfavore de tiu kopta-kristana. En la 8-jarcento (precize dum la jaro 706) La gvidanto Abd El-Malik Ibn Maraŭan maldaŭrigis la koptan kaj grekan en la registaro tial la egiptoj eklernis la araba[7]. Lia filo la gvidanto Abdullah Ibn Abdl El-Malik Ibn Maravan ankaŭ malpermesis ajnan lingvon krom la araban en la registaro[8]. La Greko-Melkitoj ekuzas la arban pli frue ol aliaj organizaĵoj[9]. Iuj Egiptoj ekskribis la araban en la kopta-alfabeto (Kaŝruni)[10]. La legaj dosieroj de Kora Ibn Ŝarik estis skribita en la araba, la greka, kaj la kopta[11]. Vaticinium ex eventu (Vatikanum eks eventu) estas skribaĵo de nekonata verkisto kiu lamentis la forlason de la kopta[11]. En la 9-a jarcento la gvidanto Al-Ma'mun vizitis Egiptujo kaj li bezonis tradukistojn, ĉar la kopta estis uzata[8]. La boairika dialekto venkis sur saidika fariĝante la oficiala lingvo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj egipta literatura lingvo. Je la 9-a jarcento la kopta legaj dokumentoj estiĝis tre malkutime[6]. En la vilaĝo de Tamris kaj islamanoj kaj kristanoj paroli kune en la kopta[12]. La kopta estis preleĝita anstataŭ la araba kaj rezistis nur kiel paroldialekta lingvo. Dum la sama 9-a jarcento, la kuracistoj Nastas Ibn Ĵurajĵ kaj Eŭtiĥius de Aleksandrio verkis medicinajn librojn en la araba[11]. Ankaŭ a episkopo Severus El-Aŝmunin skribis la historio de la patriarĥoj[13] en la araba lingvo اللغة العربية. Sed en la 10-a jarcento, la patro de la episkopo Miĥail de Tinis parolis kun vi en la kopta flue, la episkopo de Tinis verkis 'la vivoj de patriarĥoj' en la kopta[5]. Al-Mukadisi en la 10-a jarcento kaj Al-Bakri ja la 11-a jarcento skribis, ke la Egiptanoj parolis la koptan[8]. Samtempe, nur arabaj legaj dokumentoj estis permesitaj[6]. La nekonata verkisto de 'Kitab Al-Idah' (La libro de montro), lamentis la perdon de la kopta[12]. Dum la tempo de Papo Ĥristodolos (1047-1077) en la 11-a jarcento; li ordonis al la patrojn de la eklezio preĝi en la boarika dialekto. La unua kopta-araba dulingva skribaĵo aperis en la 11-a jarcento[14]. Islamanoj ankaŭ verkis leterojn en la kopta unu la alian[12]. En leteroj la kopta termino 'Estu paco kun vi', anstatuiĝis per la araba termino ' via servisto, Dio pardonu lin'[12]. Dum la tempo de Papo Gabrielo bin Toreko (1131-1146 KE) en la 12-a jarcento; li ordonis al la kristanojn ke legi la evangelion en la lingvo tiu la egiptanoj komprenis ĝin. La preĝejoj eklegis la evangelion, la prediko kaj la teksto de la kredo en la araba; eble ĉar multaj kristanoj ne komprenis la koptan tiam. Papo Kirilos II (1078-1092) proponis la uzado de la araba lingvo anstataŭ la kopta[5]. Iuj verkistoj[15] kerdas, ke la ordonoj de Papo Gabrielo Bin Toreko, kaj la proponoj de Papo Kirilos II ne helpis la koptan. La traduko de Koptaj preĝoj kaj traduko el la kopta al la araba (arabigo) komencis antaŭ kristanoj islamiĝis[16]. Ankaŭ, la araba estis skribita en koptaj literojn, do Egiptanoj povas legi la araban, la sistemo nomiĝas karŝuni[6].

Je la 13-a jarcento, la pasio de Juhano Faniĝojt montris multajn vortajn kaj gramatikajn malĝustecon[8]. Ibn Kabar ابن كبر , El-Samanudi السمنودي kaj Ibn El-Asal ابن العسال kaj aliaj skribis librojn ke lernigi la lingvon por la Egiptioj. Ili skribi librojn (al-mokademat[17] & al-salalem المقدمات والسلالم: la endokondoj kaj ŝtuparoj) por la gramatiko kaj la tema-vortaro de la Kopta. En la sama jarcento la apokalipso de sanktulo Samuel de Kalamoun aperis. Ĝi estis skribita en la araba. La mesaĝo petas la kristanojn ke lerni kaj paroli la koptan. La mesaĝo nomiĝas la koptan ke 'la lingvo de la praavo' kaj 'la bela Kopta lingvo en kiu La Sankta Spirito estis ofte esprimis de la buŝo de la Spiritaj patroj'[18] En la 14-a jarcento, la himno 'psali de la 3 junuloj' estis verkita per Sarkis montris gramatikan malĝustecon kiu rilatas al la influo de la araba[19]. La episkopo de Kus Atanasio en sia libro Bulgat Al-Talibin (la atingo de la petantoj) raportis kaj lamentis, ke kristanoj ne ankoraŭ povas kompreni ilian lingvon la kopta[12]. La religia poemo la Triadon[20] estis skribita en la Sahidika dialekto de la Kopta. Multaj koptistoj supozas ke ĝi estas la kanto de malvivo de la Kopta ĉar neniu trovis grandan skribaĵo poste. La Egiptioj de la suda daŭris paroli la koptan ĝis la 17-a jarcento laŭ la atesto de la historiisto Al-Makrizio[21]. Laŭ la atesto de Vansleb, li vizitis Egiption dum la sama jarcento, kaj renkontiĝis S-ro Atanasios tiu povis kompreni kaj paroli sian denaskan lingvon la kopta. Vansleb kredis ke tiam Atanasios mortus la kopta ankaŭ malvivus[22].

Jean-François Champollion (Ĉampoljono) (17901832) estis profunda konanto de tiu lingvo ĝis punkte ĝin paroli tra si mem; kaj estis konvinkita, ke la kopta fine permesos la dekritadon de la hieroglifoj kaj la komprenon de la meĥanismoj de la skribo kaj de la hieroglifa fonetiko; fakte la kopta al li permesis esplori kaj la prononcon kaj gramatikon de la egipta lingvo. La sukceso de Ĉampoliono en la komprenado de la antikva egipta lingvo per la kopta lingvo, montris, ke le kopta estis uzita je la 19-a jarcento[23]. Ankaŭ, Quibell (Kvibello) raportis, ke la kopta estis ankoraŭ uzata[8].

Je la 20-a jarcento, aliaj lamentis la perdon de la kopta. S-ro G. Sidhom skribis en sia artikolo 'la perdata naciismo' 'Ĉu ni pensus revivigi la koptan lingvon, kaj disvastiĝi ĝin kaj estu ĝentilaj per sia literaturoj, kaj kulturiĝi per sia kulturo? Ĉu ni scius, ke la nacioj ne estas juĝata, ke ili ekzistas krom ili konservus ilian lingvon ĝuste, for el ĉiu malĝuseco, for al ĉiu akcento? ... Nu, ĉi tiu estas nia kopta lingvo en sia vojo el la eterno, kie ĝi ne revenos kaj ni estus perdontaj sekvontaj ĝin. Do, ĉu ni pensus revivigi ĝin, pri la timo, ke estus parolata pri nin post iom da tempo, ke estis etno kiu nomiĝis la kopta nacio; tiel ni estus pasintempo; tiel ni fruigus la tagojn por perdigi nin kaj ni – por tiu juĝo – estas submetiĝemaj kaj por tiu rezulto ni estas submetiĝemegaj? [24]. Worell & Vicychl (Vorelo kaj Viciĉlo) trovis la vilaĝon de Zinija apud Tebo. Ili trovis homojn tiujn parolas kaj preĝas en la kopta. La prononco tie estis malsamas la Grek-boarikan prononcon. Ili malkovris ke estas pli originala ol la prononco de la eklezio tiam[25].

La Gramatiko de la KoptaRedakti

Gramatike, la Kopta sekvas la antaŭa Demotika Egipta kaj la Kopta gramatiko malsamas la Grekan. la Kopta havas viran, virinan kaj maloftajn pluralajn nomojn. La subjekto ŝanĝas signifi la tempon aŭ la tipon de la verbo sed la verbo malkutime ŝanĝas. La kopta havas ununombran kaj multnombrajn nedifinajn artikolojn.

ⲟⲩ: ununombro nedifina artikolo

ϩⲁⲛ, ϩⲛ : multenombro nedifina artikolo

Ankoraŭ, la kopta havas viran, virinan ununombran definitajn artikolojn kaj multe-nombrojn definitajn artikolojn. La personaj pronomoj estas la parolanto, la parolanto kaj alia(j) persono(j), la vira alparolato, la virina alparolato, la alparolatoj, la priparolata vira persono, la priparolata virina persono, la priparolataj homoj, aĵoj aŭ bestoj. La sama nombro ekzistas pri la posedaj pronomoj. Jen senobjektaj verboj aj objektaj verboj je la kopta. Kutime, oni skribas linioj sur la mallongigitaj vortoj. La vortordo kutime estas subjekto-verbo-objekto, sed jen verboj tiuj aperas antaŭ la subjekto do la vortordo estiĝas verbo-subjekto-objekto. Jen prefikso tiu signifas la rekte kontraŭa ideo.

En la 17-a jarcento (1643) Athansios Kircher (Atanasio Kirĉero) afiŝis la unuan koptan gramatikan libron en okcidenta lingvo. En la 18-a jarcento Raphael Tuki (Rafaelo Tuĥi)روفائيل الطوخي , David Wilkins (Davido Vilkinzo), Henry Tattam (Herni Tatamo), kaj Amadeo Peyron (Amadeo Pejrono) skribis multajn librojn pri la koptan gramatikon. En la 19-a jarcento, Ludwig Stern (Ludvigo Sterno) afiŝis librojn pri la sama afero. Jen skribaĵo el Damanhour (1809) de la preĝoj kiu estas skribita en la kopta, la araba, kaj la kopta en arabaj literoj[26]. Poste, multaj presis la preĝoj en la kopta en arabaj literoj[27]. En la 20-a jarcento, Alexis Mallon (Aleksiso Malono), Hans-Jacob Polotsky (Hans Jakobo Polotski), Walter Till (Valtar Tilo), Ariel Shisha-Halevy אריאל שישא-הלוי (Ariel Ŝiŝa-Halevi), Layton (Laiton) skribis multajn librojn pri la gramatiko kaj la skribmaniero de la kopta[28]. La kopta enciklopedio de Aziz S. Atija عزيز سوريال عطية aperis dum la sama jarcento.

La Graveco de la KoptaRedakti

La apero de la kopta malfortigi la ligiloj inter Egiptioj kaj la antikva Egipta kulturo, kaj fondis la bazo de la kopta identeco kiu adoptis agnosticimon, kaj kristanismon[29]. La kopta literaturo presakaŭ estas skribita kiel manuskriptoj. Manuskriptoj ekzistas en kodeksoj (libroj) ne volvlibroj[30]. La kopta estas la nura etapo de la Egipta lingvo kiu estas klare kaj prononceble kaj kompreneble[30], tial ĝi helpis S-ro Ĉampoliono komprei la antikva Egiptan lingvon. Jen miloj[14] da medicinaj, magiaj, alĥemiaj, matematikaj, historiaj kaj religioj skribaĵoj[31][9]. Legendoj, mitoj, kaj apokalipsoj ekzistas en la kopta literaturo[9]. La magiaj tekstoj aperis inter la 1-a jarcento a.K kaj la 3-a jarcento[32]. Tamen, La plej parto de la kopta literaturo skribiĝis inter la 3a kaj 13a jarcentoj[33]. La koptaj tradukoj de la Biblio estas gravaj inter la tradukoj de la Biblio. La tradukoj de la Biblio ekaperis en la 3-a jarcento. Iliestas unu el la plej malnovaj tradukoj kiuj montras la komprenadon de la unua eklezio de la teksto[34]. La traduko al kaj la boarika kaj la fajumika dialektoj aperis en la 9a-jarcento. La traduko al sahidika kaj aĥmimika dialektoj aperis ĉirkaŭ la 4a-5a jarcentoj aŭ eble antaŭe. Eble la fontoj de la boarika kaj la fajumika biblio malsamas al sahidika kaj la aĥmimika biblio[35]. La ne kanonaj skribaĵoj de patroj montras la fruan komprenadon de Kristanismo laŭ la patroj de la eklezio[34]. La tradukoj de la respubiko[36] de Πλάτων (Platono), la gnostikaj verkaĵoj ekz. la evangelio laŭ Tomaso kaj la evangelio laŭ Judaso estis trovita en la kopta nur , la apokrifaj skribaĵoj[37], kaj la manikeaj skribaĵoj. La skribaĵoj de patroj de la Kopta Ortodoksa Eklezio ekz. Papo Atanasio de Aleksandrio (tradukata el la greka). Papo Atanasio skribis en kaj la greka kaj la kopta[38]. Sankta Antonio la granda eble estas unu el la plej fruaj kiuj skribis en la kopta[39], sankta Ŝenudo de Atribo (347465) estas la plej grava verkisto en la kopta ĉar li skribis multe kaj lia skribaĵoj atingis altan nivelon[39]. La skribaĵoj de sankta Visa sian aliĝanto sekvas la paŝoj de sankta Ŝenuda. Sankta Paĥomo skribis la reguloj de monaĥoj tiu skribaĵo influis monaĥismon en multajn lokojn[39]. La kopta uzas precipajn terminojn por la monaĥa vivmaniero kaj kulturo[40]. Sanktaj Tadroso de Tabeneseo kaj sankta Horsijesjoso siaj aliĝantoj daŭris la skribaĵoj pri monaĥismo[41]. Sankta Basandjo de Kifto, kaj la diroj de multaj koptaj patroj estis skribita en la kopta. Hijerakaso de Leontopoliso la aliĝanto de Origeno skribis psalmojn en la kopta kaj influis la disvolviĝon de la kopta[41]. Ankaŭ, la vivoj de gemartiroj, gesanktuloj, gemonaĥoj, geermitoj, asketoj kaj patroj estis skribita en la kopta aŭ tradukita al la kopta el greka. La himnoj, la akrostiĥaj himnoj, multaj ĉantoj la liturgio kaj la preĝoj de la Kopta Ortodoksa Eklezio estis skribita en la Kopta. La plej frue koptaj himnoj aperis dum la 8-a jarcento[42]. Ankaŭ, jen la sorĉaj, kuracaj, alĥemiaj, sciencaj, leĝaj kaj ĉiutagaj skribaĵoj en la kopta. Jen multaj manuskriptoj en Daĥla oazo (la 4-a jarcento), Baŭito kaj Tebo (la 7-a jarcento), Afrodito (la 8-a jarcento), kaj la arĥivejo de Kora ibn Ŝarik (la 8-a jarcento).[28] Ankaŭ Champollion (Ĉampoljono) dependis de la koptan por kompreni la Egiptajn hieroglifojn dum la jaro 1822. Li skribis ke 'Miaopinie, Kopta estas la plej perfekta, la plimulto de racia lingvo sciata'[43]. Profesoro Rudolfo Kasero (Rudoph Kasser) diris pri la Kopta ke ĝi estas 'unu el la plej bela, la plimulto de lerte strukturita kaj la plimulto muzika de la mondo' [44] Ankoraŭ, jen multaj epistoloj, leteroj, leteretoj, estis skribita en la Kopta antaŭ sia malvivo dum la 17-a jarcento[45] La nubia lingvo ⲛⲟⲩⲃⲓⲓⲛ estas skribita en la koptan alfabeton signojn plus aliaj literoj ⳣ ⳡ. Eble la cirila alfabeto alprenis la literon ϣ kaj eble ϣ iĝis ш en la cirila alfabeto.

La Dialektoj de la KoptaRedakti

La lingvo dividiĝas en ses dialektoj en la samkvantaj regionoj. La du precipaj estis la saidika, parolata en la Valo de Nilo ĝis la antikva Memfiso, kaj la boairika, de la regiono de la Nildelto, kaj multaj dialektoj ekz. fajumika, aĥmimika, baŝmurika, sub-aĥmimika. La baŝmurika dialeko (dialekto G)[46] estas skribita en la greka alfabeto signoj nur. Laŭ Kramo (Crum)[47] kaj poste s-ro Gaŭdat Gabra (1947 - )[48] ĉirckaŭ 20%-25% de la vortaro de la kopta lingvo estas greka vortoj; kaj laŭ aliaj koptistoj ĉirakaŭ 40% de la vortaro de la kopta lingvo en la ekleziaj verkaĵoj venas el la greka. laŭ S-ro Etian Grossman, jen ĉirkaŭ 5000 alprunita el la Grekaj vortoj en la kopta[49]. Jen multaj vortoj tiuj alpruntita el la Hebrea, la Latina, la Siria, kaj la Akada[50].

La Provoj de Reviveco de la KoptaRedakti

Dum la 19-a jarcento, Papo Kirillos IV (1854-1861) de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj Papo Kallinikos[51] (1858-1861) de la Greka Ortodoksa Eklezio provis unuigi la du eklezion. S-ro Irjan Girgis Moftah (1826-1886) proponis ŝanĝi la prononcon de la Kopta ke estu la sama tiel la Novgreka lingvo. En la 20-a jarcento Kramo ( W E Crum) (1865 - 1944) skribis la unuan vortaron pri la Kopta en la angla (kopta/angla vortaro)[52]. S-ro Ĉerni (Jaroslav Černý) (18981970) skribis alian vortaron[50] pri la etimologio de la vortoj en la vortaro de Kramo (Crum).

Ankaŭ s-ro Klaŭdios Labib (1868-1918) skribis la unuan vortaron en la Kopta[53] (Kopta/Araba vortaro) sed li mortis antaŭ li finis ĝin. Klaŭdios Labib parolis la koptan en sia hejmo. Ankaŭ li pli preferas uzi Koptajn vortojn ol Grekajn vortojn. Tamen, la pastro AbdelMesih El-Masoudi El-Baramousi القمص عبد المسيح المسعودي البراموسي skribis libron ϯⲥⲉⲛϯ ⲉⲧⲧⲁϫⲣⲏⲟⲩⲧ ϧⲉⲛ ⲡⲁⲙⲟⲛⲓ ⲛϯϫⲓⲛⲥⲁϫⲓ ⲛϯⲁⲥⲡⲓ ⲛⲣⲉⲙⲛⲭⲏⲙⲓ (La forta bazo en la kontrolo de la prononco de la lingvo de la Egiptoj) tiun kritikis la maluzon de Grekajn vortojn en la kopta[54]. Li estis proponanto de la nova Greka-Boairika prononco kiu S-ro Moftah kreis. Ankaŭ li aĉetis koptan presilon, presis kaj eldonis la librojn de la Kristana Kopta Ortodoksa Eklezio en la kopta. En la 20-a jarcento s-ro Picenti Rizkalla (1910-1981) [55] ekparolis la koptan kun sia familio, kaj presis librojn pri la gramatiko de la lingvo. Li skribis Araban/Koptan vortaron. S-ro Jacques van der Vliet supozas ke la movadoj de la orientalismo, naciismo, historismo, kaj faraonismo tiuj alvenis el la okcidento dum la 19-a jarcento iĝis la filozofioj tiuj movigas la provojn de reviveco de la kopta[56]. بيومي قنديل Βaijumi Kandil (1942-2009) egipta lingvisto kaj egiptologo supozis, ke la moderna egipta-araba dialekto, ne estas vere araba-dialekto. Li esploris tion, kion li nomas la "moderna egipta lingvo" pro naciismaj motivoj, kiuj igis lin deklari, ke ĝi 'ne rilatas' al la araba. Li asertis, ke ĝi estas la kvara fazo de la antikva egipta lingvo, kiu estas ido de la kopta lingvo, kun kiu ĝi intime rilatas sintakse, morfologie kaj fonologie[57]. S-ro Hani Takla propnis planon de reviveco de la kopta lingvo, li elektis prononcon kiu pli similas al malnovboarika prononco ol la greka-boarika prononcon, kaj li proponis ŝangoin de la ortografion[58]. La kuracisto Kamal Farid Ishak skribis, ke jen 5 problemoj kiuj kontraŭas reviveco de la kopta[59].

  1. la limoj de la kopta vortaro
  2. Gramatikaj problemoj kaj limoj
  3. La kopta mankas instruistojn, kaj novan literaturon
  4. Fonetika malfacileco
  5. Socia kaj prolitika malfacileco

La malnov-boarika prononcoRedakti

Dr-o Ĝ. Sobhi transskribis preĝojn en la malnov-boarika prononcon[60]. Vorelo kaj Viciĉlo serĉis pri la la malov-boarikan prononcon en la sudo de Egiptio. Post 40 jaroj, D-ro Emile Maher Ishak serĉis pri la prononco de la boarika dialekto kaj malkovris la malnovan prononcon de la boarika dialekto de la kopta. Li lernigis la malnovan prononcon de la boarika dialekto sed multaj proponantoj de la nova prononco malŝatis tiun laboron kaj si skribis leteron kondamnante la malnovan prononcon. D-ro Emile Maher Ishak iris al la Anglio tie li lernis en Oksfordo kaj li estis premiita la doktorado em 1975 [61] en la prononco de la kopta lingvo. Malantaŭe, li revenis al la Egiptio kaj fondis la mezlernejo de la kopta lingvo de la malnova prononco de la boarika dialekto ⲡⲓⲙⲁⲛϯⲥⲃⲱ ⲛ̀ϯⲁⲥⲡⲓ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ ⲡⲓⲫⲱϣ ⲛ̀ⲧⲉ ϯϫⲓⲛⲥⲁϫⲓ ⲛ̀ⲁⲡⲁⲥ. Li skribis multajn kursojn por la edukado de la kopta ekz. Kami (Egiptio) ⲭⲏⲙⲓ, Saĝi ⲥⲁϫⲓ (parolu), Smu abnudi ⲥⲙⲟⲩ ⲉⲫϯ (laŭdu Dion), kaj bisaĝi emmani ⲡⲓⲥⲁϫⲓ ⲙⲙⲏⲛⲓ (la daŭra parolado). Tamen, La malsamopinio inter D-ro Emile Maher kaj aliaj pro la prononco daŭras en libroj, diskutioj en la reto. La kopta eklizio pli malpli uzas la prononcojn de Moftah kaj Labib ĝis nun.

La Kopta je la komputilo kaj la retoRedakti

Kiam la homoj ekuzas la reto ; estis malfacila skribata de la kopta je la komputilo. En la jaro 1992, Copt-Net[62] kreis latina-alfabeton transliterumojn por la kopta. Ĉi tiu la latina-alfabeto transliterumoj a, B, 5 , d, E, e, Z, H, 8, I, K, ^, M, N, 3, O, n, P, C, T, Y, Q, X, +, W, y, q, J, 2, G, 6, t; ekz. taCnI 'NPEM'NXHMI OYaCnI 'NanaC TE NIPEM'NXHMI AYCaGI 'MMOC. Multaj homoj provis krei aliajn latina-altfabeton transliterumojn aŭ transskribojn aŭ hibridojn skribsistemojn.

Poste, la fontoj koptaj aperas je la reto, D-ro Wisam Michael (Visamo Miĥailo) وسام ميخائيل faris la fonton Antionious, Antonious jencom, kaj Antonious overline en 1993[63] Poste, li kreis na Pishoi (piŝoj) fonton anstataŭ la tri Antonious fontojn. Peter J. Gentry, faris na Koptos fonton en (1992-1993), En Usono La Kopta Ortodoksa Patriakejo en Nov-ĵerzejo faris na Avva Shenouda (Ava Ŝenuda) kaj Avva Markos (Ava Markos) fontojn. La Socio de Biblia Literaturo pubilikis sian SPAchmim fonton ankaŭ[64]. Aliaj homoj kreis aliajn fontojn ekz., Koptos, Nopher, Mena, Kopto, Copt, Coptonew. La tuta fontoj uzas la klavaron de la angla tial la komputilo komprenis la fontojn kvazaŭ la angla, sed la fonto aperas en la kopta. En la 21-a jarcento, Michael Sleman de la eklezio de Sankta Marko en Nov-ĵerzejo kaj aliaj memberoj de RemEnKimi@yahoogroups.com[65] provis unuformigas la pozicion de la literoj sur la klavaro kaj nomigas la novajn fontojn ke CS (Coptic Standard) dum la jaro 2002[66]. Tiam la socia medio aperas, la sama problemo revenis ĉar estas malfacila elekti fontoj por uzata en sociaj amas-komunikiloj. Michael Everson kaj Stephen Emmel proponis aldoni la koptan blokon en la unikodo[67]. En 2010, Michael Everson publikis na Antinoou koptan fonton en unikodo senpage[68]. Ĉirkaŭ la sama tempo New Athena fonto aperas en unikodo[69]. Tamen, tiam la Unikodo aperas, homoj povis skribi la koptan en komputiloj, poŝtelefonoj kaj je sociaj amas-komunikiloj. Moheb Mikhael محب ميخائيل kreis retpaĝo por ŝanĝi el CS al Unikodo[70]. Hodiaŭ la kopta lingvo estas utiliĝita nur en la liturgio de la kristana kopta eklezio kaj inter homoj kiuj ŝatas ĝin je la reto.

La kopta afekcis la egipt-araban ĉar multaj vortoj iris el la kopta. S-ro Biŝaj supozas ke malpli de 200 vortoj (precize 109 vortoj) venis el la Egipt-araba el la kopta ekz. temsah (krokodilo), tarabeza (tablo), korsi (seĝo), kamis (ĉemizo), kobaja (taso), tuba (briko), antori (fortika), futa (viŝilo), hantur (ĉaro), galabija (vestaĵo), awwal senno (senno = 2), hagas (babilema), aĝb (horo), amandi (ŝeolo), ktp[71]. Ankaŭ, la bienetuloj daŭras uzi la koptajn monatojn (Tut, Baba, Hatur, Kiahk, Tuba, Amŝir, Baramhat, Barmuda, Baŝans, Bauna, Abib, Misra, Nasie) kaj la koptan kalendaron por terkultivo. Dum la 20-a jarcento la malnovaj manuskriptoj de Nag-Hamado aperis kaj homoj eklernis pri gnostikismo per la kopta; ĝi estis la unua fojo tiam homoj eklegis la gnostikajn evangeliojn.

BibliografioRedakti

  • Fernand Crombette, Dictionnaire Copte-Latin et Latin-Copte, Ceshe asbl, Tournai, réf. 2.15 - 2000 - ISBN 2-96000246-4-8
  • Wolfgang Kosack, Lehrbuch des Koptischen. Teil I: Koptische Grammatik. Teil II: Koptische Lesestücke., Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz, 1974, ISBN 3-201-00889-3.
  • Wolfgang Kosack, Die Legende im Koptischen. Untersuchungen zur Volksliteratur Ägyptens, Habelt, Bonn, 1970.
  • Wolfgang Kosack, Der koptische Heiligenkalender. Deutsch - Koptisch - Arabisch nach den besten Quellen neu bearbeitet und vollständig herausgegeben mit Index Sanctorum koptischer Heiliger, Index der Namen auf Koptisch, Koptische Patriarchenliste, Geografische Liste, Christoph Brunner, Berlino, 2012, ISBN 978-3-9524018-4-2.
  • Wolfgang Kosack, Schenute von Atripe De judicio finale - Papyruskodex 63000.IV im Museo Egizio di Torino. Einleitung, Textbearbeitung und Übersetzung herausgegeben von Wolfgang Kosack, Christoph Brunner, Berlino, 2013, ISBN 978-3-9524018-5-9.
  • Wolfgang Kosack:Shenoute of Atripe "De vita christiana": M 604 Pierpont-Morgan-Library New York/Ms. OR 12689 British-Library/London and Ms. Clarendon Press b. 4, Frg. Bodleian-Library/Oxford. Introduction, edition of the text and translation into German by Wolfgang Kosack. Verlag Christoph Brunner, Basel 2013, ISBN 978-3-906206-00-4.
  • Wolfgang Kosack: Basilios "De archangelo Michael": sahidice Pseudo - Euhodios "De resurrectione": sahidice Pseudo - Euhodios "De dormitione Mariae virginis": sahidice & bohairice : < Papyruskodex Turin, Mus. Egizio Cat. 63000 XI. > nebst Varianten und Fragmente. In Parallelzeilen ediert, kommentiert und übersetzt von Wolfgang Kosack. Verlag Christoph Brunner, Berlin 2014. ISBN 978-3-906206-02-8.
  • Wolfgang Kosack: Koptisches Handlexikon des Bohairischen. Koptisch - Deutsch - Arabisch. Verlag Christoph Brunner, Basel 2013, ISBN 978-3-9524018-9-7.
  • Wolfgang Kosack:Novum Testamentum Coptice. Neues Testament, Bohairisch, ediert von Wolfgang Kosack. Novum Testamentum, Bohairice, curavit Wolfgang Kosack. Koptisch - Deutsch. Verlag Christoph Brunner, Basel 2014. ISBN 978-3-906206-04-2.

Gramatikoj kaj vortarojRedakti

Gramatikoj de saidika dialekto

Literaturo

NotojRedakti

  1. Coptic – Living or Dead?
  2. What Constitutes Coptic Language? Al-Ahram News http://english.ahram.org.eg/NewsContent/1/151/297172/Egypt/Features/What-constitutes-%E2%80%98Coptic-Culture%E2%80%99.aspx
  3. Egyptian-Coptic Linguistics in Typological Perspective, De Gruyter Mouton, pp. 69-101. Eitan Grossman, Sebastian Richter
  4. القمص أنجيلوس جرجس يكتب: اللغة القبطية https://albawabhnews.com/3465313
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Samuel Rubenson, « The Transition from Coptic to Arabic », Égypte/Monde arabe,Première série, 27-28 | 1996, mis en ligne le 08 juillet 2008, consulté le 29 novembre 2019. URL : http://journals.openedition.org/ema/1920 ; DOI : 10.4000/ema.1920
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Mariam Ayad (2012) Coptic Culture, Past, Present and Future, the death of Coptic. Oxbow books, Oxford, UK ISBN: 978-1-935488-27-9
  7. Coptic language, Spoken http://cdm15831.contentdm.oclc.org/cdm/ref/collection/cce/id/520
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Notes on the Coptic language, De Lace O'Leary
  9. 9,0 9,1 9,2 Adel Sidarus, From Coptic to Arabic in the Christian Literature (7th-11th Century)
  10. Blau, J (1979). Some observations on a Middle Arabic Egyptian text in Coptic characters. Jerusalem Studies in Arabic and Islam 1:215-262. Burmester, OHE (1965-1966). Further leaves from the Arabic MS. in Coptic script of the Apophthegmata Patrum. Bulletin de la Société d’archéologie copte 18:51-64 [6 plates]. Casanova, Paul (1901). Un texte arabe transcrit en caractères coptes. Le Bulletin de l’Institut français d’archéologie orientale 1:1-20. Galtier, Émile (1906). Coptica-arabica. Le Bulletin de l’Institut français d’archéologie orientale 5:87-164 Renouf, le Page (1889). A Coptic transcription of an Arabic text. Proceedings of the Society of Biblical Archaeology 11:155-158. Sobhy, Georgy PG (1926). Fragments of an Arabic MS. in Coptic script. In: The Monasteries of the Wadi ‘n Natrun. Part I: New Coptic texts from the Monastery of Saint Macarius. Ed: HG Evelyn-White. New York: The Metropolitan Museum of Art Egyptian Expedition, 1926: pp. 231-269
  11. 11,0 11,1 11,2 La mistero de Bohairika, Marko Ŝeridano
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Samuel Moawad (2016) Some Features of the Coptic Identity doi: 10.2143/ANES.53.0.3154568 ANES 53 (2016) 243-274
  13. La Historio de la Patriarkoj http://www.lulu.com/shop/severus-of-el-eschmounein/the-history-of-the-patriarchs-of-the-coptic-orthodox-church-to-849-ad/paperback/product-600698.html
  14. 14,0 14,1 Encylopedia Coptica http://coptic.net/EncyclopediaCoptica/
  15. http://www.coptic.org/language/stshenouda1.htm
  16. Coptic Conversion and the Islamization of Egypt, Shaun O'Sullivan, Mamluk Studies Review, volume 10 no. 2, 2006 p.65-79 http://mamluk.uchicago.edu/MSR_X-2_2006-OSullivan.pdf
  17. http://www.coptic.org/language/maqamat/Sammanoudi.pdf
  18. La apokalipso de Sanktulo Samuel de la Kalamoun http://www.tertullian.org/fathers/apocalypse_of_samuel_of_kalamoun_01_eintro.htm
  19. La Sankta Psalmodija, D-ro Emile Maher Ishak, 1970's
  20. Das Triadon (la Kopta kaj la Araba) http://www.coptic.org/language/Das_Triadon.pdf
  21. ِAl-Ĥitat ŭal Athar, Al-Makrizi https://upload.wikimedia.org/wikisource/ar/c/ca/%D8%AE%D8%B7%D8%B7_%D8%A7%D9%84%D9%85%D9%82%D8%B1%D9%8A%D8%B2%D9%8A.pdf
  22. F. Vansleb, The Present State of Egypt; or, A New Relation of a Late Voyage into that Kingdom, Performed in the Years 1672 and 1673 (London, 1678).
  23. Whatever in the Coptic language that is not Greek can wholly be Considered Ancient Egyptian https://archiv.ub.uni-heidelberg.de/propylaeumdok/4673/1/Richter_Whatever_in_the_coptic_language_2017.pdf
  24. Georgy Sidhom (1933) Al-Qawmeya Al-Daheba, Al-Yaqadha Magazine, Issue 4, 1933 Georgio Sidhomo (1933) la perdata naciismo, El-Jakada gazeto, numer 4, 1933
  25. Worrell, William H & Vycichl, Wener (1942). Popular traditions of the Coptic language. In: Coptic texts in the University of Michigan collection. Ed: William H Worrell. Ann Arbor: University of Michigan Press, 1942: pp. 297-342. https://copticsounds.files.wordpress.com/2010/02/popular-traditions-of-the-coptic-language-coptic-texts.pdf
  26. The Euchologion of Damanhour (1809) http://www.coptic.org/language/emilmaher/euchologion.pdf
  27. https://st-takla.org/Lyrics-Spiritual-Songs/Words-of-Coptic-Alhan-Tasbeha-Kodas/Arabic-Coptic-Liturgy-Lyrics/1-Slat-3asheya-Vespers-Prayer/Arab-Copts-Mass-Book-001-Eleison-Imas.html
  28. 28,0 28,1 Coptic Language, T.G Wilfong (accessed 22.03.2019) http://oxfordre.com/classics/view/10.1093/acrefore/9780199381135.001.0001/acrefore-9780199381135-e-8219
  29. Samuel Moawad (2014) The Role of the Church in Establishing the Coptic Identity. Coptic 13 (2014) 11-40
  30. 30,0 30,1 Alan Lloyd (2010) A Companion to Ancient Egyptian Studies II, Chapter 33, Leo Depuydt, Coptic and Coptic Literature. Wiley-Blackwell.
  31. Oxford Classical Dictionary https://oxfordre.com/classics/classics/view/10.1093/acrefore/9780199381135.001.0001/acrefore-9780199381135-e-8219
  32. Tito Orlandi, Coptic literature https://web.archive.org/web/20070819192631/http://rmcisadu.let.uniroma1.it/~orlandi/pubbli/copto053.html
  33. Oxford Reference, Coptic literature https://www.oxfordreference.com/view/10.1093/acref/9780198662778.001.0001/acref-9780198662778-e-1255
  34. 34,0 34,1 Stephen Emmel (1992) Coptic language, The Anchor Bible Dictionary, vol. 4: 180–188. New York
  35. A Brief History of the Coptic Church and its Books By Éowyn Amberdrake Apr 2005; Rev 1: Oct 2005; Rev 2: Nov 2005; Rev 3: May 2014 https://heraldry.sca.org/kwhss/2014/Eowyn_Amberdrake/A_Brief_History_of_the_Coptic_Church_and_its_Books.pdf
  36. La Respubiloko, Platono (Esperanto) http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20platono%20-%20la%20respubliko.pdf
  37. Coptic Apocrypha http://www.coptic.org/language/Budge-Apocrypha.pdf
  38. Encyclopaedia Britannica, Coptic literature https://www.britannica.com/art/Coptic-literature
  39. 39,0 39,1 39,2 M. Mikhail, M. Moussa (Hg.) (2009). Christianity and Monasticism in Wadi al-Natrun. Kairo 2009, S. 43–62.
  40. Anthony Alcock, Notes on Monastic Terminology in Coptic
  41. 41,0 41,1 Tito Olrandi, Coptic Literature Coptic Encyclopedia, Aziz S. Attiya 1991
  42. The persistence of Greek and the rise of Coptic in the early Christian liturgy in Egypt Ágnes T. Mihálykó in Proceedings of the 28th Congress of Papyrology Barcelona 2009
  43. uriel Mirak Weissbach, Jean François Champollion And the True Story of Egypt in 21st Century Science & Technology magazine, Winter 1999-2000, 12 (4), 26–39, p. 32. See also, Andrew Robinson, Cracking the Egyptian Code, The Revolutionary Life of Jean-Francois Champollion (London, Thames & Hudson, 2012), p. 61.
  44. Kasser, R., The Coptic Language(s), The Coptic Encyclopedia, Vol. 8, Atiya, A.S., ed., Macmillan Publishing Co., NY, 1991, Page 145
  45. Textes coptes littéraires https://www.coptica.ch/textes.shtml
  46. Bashmuric Dialect (or dialect G) http://ccdl.libraries.claremont.edu/cdm/ref/collection/cce/id/1971
  47. L.-Th. LEFORT, "Gréco-Copte", CopticStudies in Honor of Walter Erwing Crum, Boston, 1950, p. 65-71 ; P. NAGEL, "Die Einwirkung des Griechischen auf die Enstehung der koptischen Literatursprache", ChristentumamRotenMeer (hrsg, F. Altheim und R. Stiehl), I., Berlin, 1971, p. 327-355.
  48. Gawdat Gabra https://www.cgu.edu/people/gawdat-gabra/
  49. Greek Loanwords in Coptic, Etian Grossman https://www.academia.edu/6188610/Greek_Loanwords_in_Coptic?auto=download
  50. 50,0 50,1 Copic Etymological Dictionary https://www.amazon.co.uk/Etymological-Dictionary-Cambridge-Library-Collection/dp/1108013996
  51. Προηγούμενοι Πατριάρχες ΚΑΛΛΙΝΙΚΟΣ (1858-1861) Έλαβε μέρος στις Εθνοσυνελεύσεις της Κωνσταντινουπόλεως των ετών 1858-1860. Προσπάθησε ανεπιτυχώς να επιφέρει την ένωση με την Κοπτική Εκκλησία. Παραιτήθη του Πατριαρχικού Θρόνου την 24η Μαΐου 1861. http://www.patriarchateofalexandria.com/index.php?module=content&cid=001003&id=192&page=1
  52. W. E. Crum, A Coptic Dictionary 1939 http://www.tyndalearchive.com/TABS/Crum/
  53. Kopta-Arabo Vortaro http://www.coptic.org/language/Claudius1.pdf
  54. Pastro AbdelMesih El-Masoudi El-Baramousi, ϯⲥⲉⲛϯ ⲉⲧⲧⲁϫⲣⲏⲟⲩⲧ ϧⲉⲛ ⲡⲁⲙⲟⲛⲓ ⲛϯϫⲓⲛⲥⲁϫⲓ ⲛϯⲁⲥⲡⲓ ⲛⲣⲉⲙⲛⲭⲏⲙⲓ La forta bazo en la kontrolo de la prononco de la lingvo de la Egiptoj http://www.coptic.org/language/asas.pdf
  55. A Family that speaks Coptic https://www.mail-archive.com/remenkimi@yahoogroups.com/msg01514.html
  56. Jacques van der Vliet (2009) The Copts: ‘Modern Sons of the Pharaohs’? Church Historŭ and Religious Culture CHRC 89:1-3 (2009) 279-290 Koninklijke Brill NV, Leiden, 2009 DOI: 10.1163/187124109X407934
  57. أكاذيب وتدجيل بيومي قنديل اللغة العربية رمز حضارة مصر ـ انا انزلناه قرانا عربيا https://www.diwanalarab.com/spip.php?page=article&id_article=896
  58. The revival and modernisation of Coptic language, Hani Takla, 1998 https://f73d4947-a-62cb3a1a-s-sites.googlegroups.com/site/pisakho/Documents/TheRevivalandModernizationoftheCopticLanguage.pdf?attachauth=ANoY7coH68G-MYkLZ2LOXGNEwFuL3zXNkcebrAiHqJ-OJLgQvk9UnigIK9wNW0SORGwjmCKSZShcTZABvXRvq9yVw2Q5rKnpJVVYs7mSMlE_xDvGBrobneR_0y0Yv3YOY82fdJZCB7Nxjs687-s-AHoXG6n3a90zeoX2dd6i9DFaWdg7jkYgJhElG0yBTTo4V07SMNkI13NAwnnFa046ee3KlzEAYikv0Rp7mdvLWtW8LpHzYi0yZYdP482hUWPlm2BgMJrewCe9PEEIcbP1Mwox3y_pFyrUlw%3D%3D&attredirects=0
  59. Kamal Farid Ishaq (Isaac), (1993), Attempts to revie the Coptic language in Egypt and relevant problems. Acts of 5th International Congress of Coptic Studies, Rome CIM, 1993 pp.221-226
  60. The pronunciation of the Coptic Church in Egypt https://copticsounds.files.wordpress.com/2009/12/thepronunciationofcopticinthechurchofegypt.pdf
  61. The Phonetics and Phonology of the Bohairic Dialect of Coptic https://copticsounds.files.wordpress.com/2012/10/ishak-emile-maher-the-phonetics-and-phonology-of-the-bohairic-dialect-of-coptice280a6-d-phil-thesis-university-of-oxford-1975-volume-1.pdf
  62. http://www.coptic.net/CopticWeb/Contributions/Anonymous%20-%20CopticAlphabet.html
  63. News: NKCSC Project http://www.stshenouda.com/newsltr/nl1_4.htm
  64. https://www.sbl-site.org/educational/BiblicalFonts_SPlegacyFonts.aspx
  65. http://www.coptic.org/language/
  66. http://www.copticchurch.net/coptic_fonts/
  67. https://www.unicode.org/L2/L2004/04130-n2744-coptic.pdf
  68. http://www.evertype.com/fonts/coptic/
  69. https://www.fontsquirrel.com/fonts/new-athena-unicode
  70. http://www.moheb.de/unicode_coptic_fonts.html
  71. Notes on the Coptic Substratum in Egyptian Arabic, Wilson Bishai https://copticsounds.files.wordpress.com/2010/01/notes-on-the-coptic-substratum-in-egyptian-arabic.pdf

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti