Ventriklo (koro)

kora ĉambro
(Alidirektita el Kora ventriklo)

En la koro, ventriklo estas unu el la du grandaj ĉambroj kiuj kolektas kaj elpelas sangon ricevitan el la aŭriklo al la periferiaj organoj de la korpo kaj al la pulmoj. La aŭriklo (nome apuda/supra korĉambro kiu estas pli malgranda ol ventriklo) preparas la pumpadon. Interventrikla signifas evidente inter ventrikloj (ekzemple la interventrikla muro), dum intraventrikla signifas ene de unu ventriklo (ekzemple intraventrikla blokado).

Komputilgenerita animacio de sekco de homa koro montranta ambaŭ ventriklojn.

En kvar-ĉambra koro, kiaj tiuj de homoj, estas du ventrikloj kiuj funkcias laŭ duobla cirkula sistemo: la dekstra ventriklo pumpas sangon en la pulma cirkulado al la pulmoj, kaj la maldekstra ventriklo pumpas sangon en la sistema cirkulado tra la aorto.

Eksteraj ligiloj redakti