Koralle (velboato)


La Koralle estas jolo por du personoj. Ĝi havas velon de 8,5 m² aŭ 10,5 m². Ekde la 1960-aj jaroj ĝi estis produktita en Weitnau, suda Germanio.[1][2]

Klasosigno
Boataj mezuroj
Kompleta longeco 4,10 m
Kompleta larĝeco 1,45 m
Mergiĝa profundo 0,11 - 0,67 m
Alteco de la masto 5,50 m
Pezo veladpreta 78 kg
Velsurfaco
Velsurfaco al vento 8,5 / 10,5 m²
Spinako 8,5 m²
Pliaj informoj
Rigado Slupo
Velboata indico 121/119 (8,5/10,5 m²)
vdr
Koralle je la lago de Starnberg, Germanio.

Specialaĵo de la Koralle estas la du flankaj glavoj, kiuj donas grandan spacon en la centro, kie la kutima centra glavo ĝenas. Komence la glavoj estis vertikale enŝovitaj, poste svingantaj glavoj estis uzataj. Pro sia malalta pezo oni povas transporti la boaton sur eĉ malgranda aŭto.

La velboata indico estas 121 kun la malgranda velo, 119 kun la granda.

referencoj redakti

  1. Original-Prospekt Atlanta Koralle (1) Arkivigite je 2013-06-13 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 2,1 MB)
  2. Original-Prospekt Atlanta Koralle (2) Arkivigite je 2015-03-15 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 2,6 MB)