Korao (teritoria divido)

La Korao (aŭ kora) estis unu de la teritoriaj dividoj en kiuj estis dividita Al-Andalus,[1] nome la islama antikva Iberio, dum la epoko de la Emirlando kaj de la Kaliflando. Ĝi kunekzistis (koincidis) kun alia teritoria divido nome markio ("thagr"), kiu supermetiĝis al koraoj en la limaj zonoj kun kristanaj regnoj. Ambaŭ konstituis la organizadon teritorian alandalusan.

Proksimuma mapo de la koraoj de la Kordova Emirlando en 929.

Laŭ la vortaro de la RAE, la vorto cora devenas de la araba kūrah, kaj siavice tiu de la greka χῶρα, kun la signifo de teritorio.

Notoj redakti

  1. García Baquero, Gregorio: Geografía Física y Humana de Andalucía: La población, factores del pasado, Edt. Síntesis, Madrid, 1990, ISBN 84-7738-092-9, pag.125