Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kordelio.

Kordelio estas la plej interna satelito de Urano nun konata.

Kordelio
Natura satelito  de Urano (VI)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Kordelio (malsupre, en cirklo kun numero 1986U7) kaj Ofelio (supre), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono
Kordelio (malsupre, en cirklo kun numero 1986U7) kaj Ofelio (supre), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono
Kordelio (malsupre, en cirklo kun numero 1986U7) kaj Ofelio (supre), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono'
natura satelito de UranoPaŝtist-satelito
Oficiala nomo Urano VI[1]
Aliaj nomoj S/1986 U 7
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Cordelia vd
Malkovro
Malkovrinto Richard J. Terrile[1]
Dato de malkovro 20-a de januaro 1986[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 49 751 km[2]
Discentreco 0,00026[2]
Klinangulo 0,0848°[2]
Periodo 0,335 tago[2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
50 × 36 × 36 km
40,2 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
4,4 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3[3]
0,0064 m/s2
~ 17 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64K
Albedo
Geometria albedo
0,07
0,07 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,1
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[4] farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 7 (sepa uranluno de 1986).

Oni ne plu revidis ĝin ĝis 1997 kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.

Nomo redakti

Tradicie, la uranaj lunoj ricevas nomojn de roluloj jen de teatraĵoj de William Shakespeare, jen de la poemo de Alexander Pope "La rabita buklo". Ĝi ricevis en 1988[5] la nomon Kordelio (angle: Cordelia), tiu de la plej juna filino de la Reĝo Lear de Shakespeare.

Orbito redakti

Kordelio estas interna paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.

Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito, ĝia orbita periodo estas 0,335 tago, kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tago : ĝi rondiras ĉirkaŭ Urano en malpli da tempo ol Urano rotacias. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide malrapidigas Kordelion, kiu iam falos sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diseriĝos por formi novan ringon.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti