Korea Esperanto-Junularo
Korea Esperanto-Junularo (KEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn koreajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1958 kiel junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj ekde la jaro 1964 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Korea Esperanto-Junularo | ||
---|---|---|
landa sekcio de TEJO | ||
Komenco | 1958 vd | |
Lando(j) | Sud-Koreio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝia oficiala organo estas Verda Voĉo, kiu publikiĝas papere sur lastaj 4 paĝoj de La Lanterno Azia, oficiala organo de KEA.
Komuna Seminario ĉiujare alterne okazas kunlabore de Korea Esperanto-Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Historie, la asocio ankaŭ organizis la jubilean 50-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en somero 1994.
Adreso: 1601 Kangbyon Hanshin Core, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, 121-703 Seoul, Republic of Korea (Korea Respubliko)
Telefonnumero: +82-02-717-6974
Prezidanto: Kang Stano PARK (pkangzzang@naver.com) ekde la 10-a de dec. 2014
Vicprezidanto: X
Sekretario: Sunwook KIM
Redaktoroj: X
Membroj: 30
Organo: Verda Voĉo (6 n-roj jare apartenataj de La Lanterno Azia)
Red. adreso: p/a KEJ
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de Korea Esperanto-Junularo Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine