Koreoj

gento devenanta de Koreio kaj Manĉurio

Koreoj estas etno loĝanta precipe en Koreio kaj Manĉurio.

Koreoj
koree: 한민족
etno
Orient-Azianoj
Suma populacio
ĉirkaŭ 82,1 milionoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Sud-Koreio 50 423 955 (taksado de 2014)
 Nord-Koreio 24 700 000 (taksado de 2013)
 Ĉinio 2 573 928 (2013)
 Usono 2 091 432 (2013)
 Japanio 892 704 (2013)
 Kanado 205 993 (2013)
 Rusio 176 411 (2013)
 Uzbekio 173 832 (2013)
 Aŭstralio 156 865 (2013)
 Kazaĥio 105 483 (2013)
Lingvo(j)
Korea lingvo
Religio
Ateoj, budhistoj, konfuceanoj, kristanoj
Parencoj

Mongoloj, manĉuroj

vdr
Tradicia korea geedziĝa vestaro

Deveno

redakti

Estas evidente ke, en formado de korea popolo partoprenis 3 grupoj de triboj: paleoazia, altaja kaj aŭstronezia, sed ĉefrolis praaltajaj triboj. Dum la mezo de 1-a jarmilo a.K. en suda Manĝurio kaj norda Koreio ekzistis ŝtato Ĉoson (de tie venas la memnomo de koreoj). En 10a jc formiĝis unueca korea etno.

Okupoj

redakti

Tradicia okupo de koreoj estas plugista agrokulturo. Ĉefkulturo estas rizo, en montaraj regionoj oni semas ankaŭ maizon. Grava teknika kulturo estas kotono, kanabo, tabako. Brutbredado estas suplementa okupo. Unu el antikvaj branĉoj de agrokulturo - bredado de silkraupoj. Ĉe marbordaj regionoj oni okupiĝas pri fiŝkaptado, alie - pri diversaj tradiciaj metioj.

Kuirarto

redakti

Ĉefmanĝaĵo estas rizo kun diversaj spicoj, ankaŭ viando, precipe porkaĵo, fiŝo, legomoj. Ĝis antaŭnelonga tempo ĉe koreoj estis postrestaĵoj de gentaj rilatoj. Ĉiuj, portantaj la saman familian nomon, oni konsideris parencoj. Ĉiuj homoj krom persona kaj familia nomoj, havis ankaŭ gentan nomon - pon ("radiko"). Moderna sistemo de parenceco estas anglatipa.

Religio

redakti

Tradicia vero estas animismo kaj ŝamanismo. En 4-6 jc Koreon penetris budhismo. En malfrua mezepoko grandan influon havis konfuceanismo. De 19-a jc aperis ankaŭ kristanismo, sed ĝi ne povis disvastiĝi forte. Nordkoreoj estas ĉefe ateistaj.

Diasporo

redakti
 
Lokaj koreoj dum etna festivalo. Tjumeno, Rusio. 2019

Danke al longdaŭra amasa elmigrado formiĝis granda korea diasporo el 7,3 milionoj da homoj. Proksimume 84,5% de la koreoj eksterlande loĝas en kvin landoj: Ĉinio, Usono, Japanio, Kanado kaj Uzbekio. Ilin sekvas Brazilo, Rusio, Kazaĥio, Vjetnamio, Filipinoj kaj Indonezio.

Korea diasporo en la landoj de Centra Azio aperis en 1937, kiam ĉiuj 171 781 koreoj, loĝintaj en la Fora Oriento de Sovetunio, estis devige senditaj al Kazaĥa kaj Uzbeka SSR, ĉar la registaro timis ke ili povus helpi la malamikon dum la eventuala milito inter Sovetunio kaj Japanio[1].

Iuj el la deportitoj transloĝiĝis al la najbara Kirgiza SSR, kie nun loĝas 17 000 koreoj. Koreoj en Kirgizio estas plejparte kristanoj (ortodoksuloj, katolikoj kaj protestantoj). Kelkdek apartenas al eta budhana komunumo en Kirgizio, konsistanta el proksimume 120 membroj. Ekde la 2000-aj jaroj pluraj koreoj en Kirgizio konvertiĝis al islamo[1].

Esperanto-nomo

redakti

Laŭ André Albault la esperanta nomo de la popolo estu Koreanoj, kaj la du landaj nomoj estu Koreoj.[2] Alia nomo de la popolo estas Hanoj (ne konfuzu kun la ĉinaj Hanoj) devene de sud-korea 한민족 (Han-minjok).

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Nurbek Bekmurzaev (2023-06-16) La historioj de koreoj en Kirgizio, konvertiĝintaj al islamo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-23. Alirita 2023-10-29 .
  2. KOREOJ: ĈU HOMOJ AŬ LANDOJ? Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ALBAULT André