Kornej Ĉukovskij

Kornej Ivanoviĉ ĈUKOVSKIJ (nomo post naskiĝo estis Nikolaj Vasiljeviĉ Kornejĉukov; 31-a de marto 188228-a de oktobro 1969) estas eminenta rusa poeto, publicisto, kritikisto, tradukisto kaj literaturisto. Li estas fama unuavice pro siaj porinfanaj fabeloj versaj kaj prozaj.

Kornej Ĉukovskij
Chukovsky by Repin.jpg
Persona informo
Корней Чуковский
Naskonomo Николай Васильевич Корнейчуков
Naskiĝo 19-an de marto 1882 (1882-03-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 28-an de oktobro 1969 (1969-10-28) (87-jara)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union.svg Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per hepatito [#]
Tombo Peredelkino Cemetery [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato [#]
Familio
Edz(in)o Maria Goldfeld [#]
Infanoj Lydia Chukovskaya • Nikolai Chukovsky • Maria Chukovskaya [#]
Parencoj Vladimir Abramoviĉ Roĥlin [#]
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • literaturkritikisto • literaturhistoriisto • verkisto • prozisto • publikigisto • literaturteoriisto [#]
Laborkampo creative and professional writing • poezioporinfana literaturo • opinia ĵurnalismo • eseoliteratura kritikoliteratura teoriotradukoĵurnalismo [#]
Aktiva dum 1901– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, Ĉukovskij akiris al si la plej grandan parton de sia reklamado kiel verkisto kaj poeto por infanoj. Multaj el liaj rakontoj estis adaptitaj en bildstriojn, teatron kaj eĉ baleton kaj operon, muzikiginte de Sergei Prokofjev.

Ĉukovskij redaktis ĉiujn verkojn de Nikolaj Nekrasov kaj en 1933 publikigis la libron "De Du ĝis Kvin", kiu estis populara gvidilo por kompreni la lingvon de infanoj.

Laŭ siaj memuaroj, li ekspluatis sian popularecon kaj influon por helpi la verkistojn persekutitajn de la komunistaj aŭtoritatoj Kiel Anna Aĥmatova, Miĥail Zoŝĉenko, Aleksandr Galiĉ kaj Aleksandr Solĵenicin.

Li estis la sola sovetia verkisto, kiu oficiale gratulis Boris Pasternak pro la gajno de la Nobel-premio pri literaturo. Lia filino, Lydia Ĉukovskaya, estis verkisto, lingvisto kaj asistanto de Anna Ahmetova.

En 1962, Ĉukovskij ricevis la Lenin-premion kaj honoran doktorecon de la Universitato de Oksfordo pro sia libro La Arto de Nekrasov.

Eksteraj ligilojRedakti