Kornico (arkitekturo)

(Alidirektita el Kornico (arĥitekturo))
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kornico

En arkitekturo kornico estas liniforma elstaraĵo, similanta al modluro, kiu kronas konstruaĵonmuron. Francisko Azorín difinas ĝin Modluro kronanta konstruaĵon, muron, piedestalon[1] kaj indikas etimologion el la greka koronis (kronaĵo) tra la latina coronis.[2] Ĝia precipa funkcio estas ŝirmi la fasadon kontraŭ pluvakvo, kaj ĝi ankaŭ permesas elstarigi iujn liniojn de la konstrua strukturo, kiel la distingon inter etaĝoj.

La fasado de la Palazzo Rucellai en Florenco havas entute kvar kornicajn bendojn, la plej malalta, la "sojla kornico", en iom pli ol duona alto de la pordoj malpli ol metron super la sojlo

En antikva greka kaj romia arkitekturo, la kornico estis la plej supra parto de la entablemento, kiu konsistis ankaŭ el arkitravo kaj friso. La esenca elemento de kornico estas la gutlado, t.e. la horizontale elstara parto, de kiu la pluvgutoj fluas.[3],[4]. En mezepoka romanika kaj gotika arkitekturo, la kornico estas nura elstara bendo, kiu apogas la gutujon. Ĝi ĝenerale estas subapogata de konsoloj aŭ modilonoj. Ene de konstruaĵo, kornico garantias la kontinuecon de ŝajnvolbo kaj havas gravan ornaman rolon. Ekde la Renesanco, kornicoj sekvas la romian modelon.[3]

Kornico plej ofte estas horizontala, sed ja povas esti dekliva, ekz. se ĝi staras laŭlonge de la deklivo de frontono. Oni povas difini frontonon kiel la kuniro de du kornicaj sekcioj, kiuj alsupras de la du ekstremoj de antaŭaĵo de konstruaĵo.[5].

Ankaŭ analoga formaĵo ĉe meblo (ekz. ŝranko) nomiĝas kornico, sed ne konfuzu kun konzolo.

StilojRedakti

Antikva periodoRedakti

 
Antikva entablemento de la Maison Carrée en Nimo. La perspektivo montras la prilaboritan sofiton de la kornico. La sofito alternas modilonojn kaj florajn kasonojn. La sofito estas bordita ĉe la arkitrava kaj gutlada flankoj per korforma ornamo. La ekstera bordo de la kornico konsistas el gutlado kaj cimatio.

En la dorika, ionika, kaj korintika arkitekturaj ordoj, la kornico estas la plej supra parto de la entablemento, super la friso. Ĝi kronas la ordon, kaj ĝia elstara formo ŝirmas la malsuprajn partojn kontraŭ la fluo de pluvakvo. Ĝi ĝenerale havas surmetitan gutujon kaj apogas la kovraĵon.[6] Se alia ordo estas supermetita, la kornico ne apogas la kovraĵon, sed ĝia supro estas plata por ricevi la suprajn kolonoj aŭ pilastrojn.[4]

La ĉefa parto de la kornico, horizontala kaj elstara relative al la cetero de la konstruaĵo, dum la malsupra parto, videbla de la grundo, nomiĝas sofito. Iufoje la sofito povas elstari super vertikala faco skulptita el la sama bloko, nomata la bazo de la kornico.[7]

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.
  3. 3,0 3,1 Maryse Bideault. Corniche. Encyclopædia Universalis. Alirita 22-an de marto 2021..
  4. 4,0 4,1 Ginouvès, 1992, p. 120.
  5. Joseph Morisot. (1814) Tableaux détaillés des prix de tous les ouvrages du bâtiment (maçonnerie). Carilian.
  6. Ginouvès, 1992, p. 119.
  7. Ginouvès, 1992, p. 120-121.