Koronadalo, - hiligajnone Dakbanwa/Syudad sang Koronadal, tagaloge Lungsod ng Koronadal, ankaŭ konata kiel Marbel - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, regiona administra centro de SOCCSKSARGEN, ĉefurbo de la provinco Suda Kotabato.

Koronadalo
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 9506
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 195 398  (2020) [+]
Loĝdenso 705 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 30′ N, 124° 51′ O (mapo)6.5124.85Koordinatoj: 6° 30′ N, 124° 51′ O (mapo) [+]
Alto 333 m [+]
Areo 277 km² (27 700 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Koronadalo (Filipinoj)
Koronadalo (Filipinoj)
DEC
Koronadalo
Koronadalo
Situo de Koronadalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koronadal [+]
vdr

Geografio redakti

Koronadalo situas en la centra parto de suda Mindanao sur mildaj deklivoj kaj ebenaĵo ĉirkaŭita de malaltaj montoj [1]. General Santos troviĝas 56, Dabao 103, Iligan 203, ĉefurbo Manilo 993, Kezonurbo 999 kilometrojn (aere) [2].

 
Rapidmanĝejo en Koronadalo

Historio redakti

Indiĝenoj vivis en tiu loko, baldaŭ maŭroj alvenis jam antaŭ alveno de la hispanoj. La hispanaj monaĥoj plej ofte vane kristanigis la maŭrojn, eĉ ankaŭ nun vivas origina religio de la indiĝenoj. En 1913 la amerika kolonia registaro disponigis resursojn por la agrikulturaj kolonioj en Mindanao. Koronadalo naskiĝis en 1939. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1945. Koronadalo ekhavis la titolon municipo en 1947 kaj rapide evoluis. Kiam la provinco Suda Kotabato estis kreita en 1966, Koronadalo iĝis ties ĉefurbo kaj en 2000 ĝi ricevis plian titolon komponenta urbo. Intertempe la municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Koronadalo estis nomumita regiona politika kaj ekonomika centro de SOCCSKSARGEN en 2004.

Ekonomio redakti

Koronadalo estas agrikultura kaj komerca urbo.

Religio kaj eduko redakti

Koronadalo estas katolika diocezo kaj sidloko de du universitatoj.

Trafiko redakti

 
Vendejego en Koronadalo

Ĉe Koronadalo estas kruciĝas 2 trairantaj ĉefvojoj de la insulo.

Klimato redakti

Koronadalo situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1437 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Martira monumento en Koronadalo

Fontoj redakti