Koroplasto (el greka koré, pupo, kaj plassein, formi) estas statueto el terakoto aŭ simila materialo el koto.

Hermeso Krioforo (?), figureto el terakoto el Beotio, ĉ. 450 a.K., Muzeo Luvro.

Laŭ Francisko Azorín koroplasto estas Terakota statueto.[1] Li indikas etimologion el la greka koroplastai, el koré + plassein (pupo formi). Kaj li aldonas la terminojn koroplastio, aŭ koroplastiko por Arto fari malgrandajn statuetojn; koroplastisto, por modelisto de pupoj, de statuetoj, el terakoto.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.