Korp-misforma malsano

Korp-misforma malsano (ankaŭ konata kiel korpdismorfio, misforma sindromo; originale misform-fobio) estas kronika mensmalsano, pro kiu la suferulo kredas ke li/ŝi estas misforma, malbela, kun nealloga fizika aspekto. Individuo kun la korpmisforma malsano havas ĉiamajn negativajn pensojn pri sia aspekto; en la plimulto de la kazoj, individuo suferanta ĝin estas obsedita je negrava aŭ imagita difekto. Tiuj individuoj opinias ke ili havas difekton en unu aŭ pluraj partoj de ilia korpo, kiu kaŭzas psikologian kaj klinikan signifan aflikton aŭ malhelpas laborrilatan aŭ socian funkciadon. La korpmisforma malsano ankaŭ okazigas deprimon, timon, socian retiriĝon, kaj socian izoliĝon.

La kialoj de korpmisforma malordo varias por ĉiu persono, sed estas kutime kombinaĵo de biologiaj, psikologiaj, kaj medi-faktoroj. Ĝi povas okazi en infanoj kaj plenkreskuloj. La simptomoj de korpmisforma malsano povas inkludi sentojn je deprimo, socian fobion, kaj obsedajn sindevigajn kondutojn kaj ĝi povas esti ligi8ta al la emo mortigi sin. Ĉi tiu malordo povas esti traktita aŭ per psikoterapio aŭ per psikiatria farmaciaĵo. Kvankam origine mensmalsan-diagnozo kutime validis por virinoj, korpmisforma malsano ankaŭ okazas egale ĉe viroj. Ĉirkaŭ unu procento el la plenkreskuloj havas la diagnozajn kriteriojn por korpmisforma malsano.