La korporalo estas liturgia objekto utiligata dum la Eŭkaristia celebro de la Katolika Eklezio kaj de aliaj kristanaj konfesioj.
Ĝin konstituas kvadratforma lina amelita teksaĵo. Dum la celebro de la Meso dekomence la korporalo estas lokigita sur la kaliko; dum la ofertorio poste la celebranto ĝin etendas sur la altaro por sur ĝin meti la patenon entenantan la hostion kaj la kalikon kiu entenas la vinon.

Dum novkatekumena meso. Pateno kaj kaliko estas lokigitaj sur la korporelo.

Ĝia nomo devenas el la fakto ke, per la surmeto de la Hostio ĵus fariĝinta la korpo de Jesuo laŭ kredo de katolikoj, ĝi subtenas la korpon mem de Jesuo Kristo. Pro la sama motivo en la antikvaj sakramentarioj, (ekzemple, en tiuj ambroziaj) la korporalo estas nomata sindono (mortotuko).

Vidu ankaŭ redakti