Korpuso de la Karabenistoj

La Korpuso de la Karabenistoj estas unu el la kvar italaj armitaj korpusoj. Ĝi estas armea komplekso de polico en permanenta servado de la itala Publika Sekureco. Estante kaj armea kaj polica komplekso, oni atribuas al ĝi armean taskon por defendo de itala lando, ĝi garantias la sekurecon de la itala diplomataro elsterlande, partoprenas en armeaj manovroj kaj en Italio kaj ekster Italio, praktikas taskojn de armea polico, kaj ankaŭ de armea juĝa polico; kiel polico ĝi praktikas taskojn de juĝa polico kaj Publika Sekureco.

Korpuso de la Karabenistoj
Arma dei carabinieri
emblemo
ĝendarmaro
Komenco 13-a de julio 1814 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Moto Nei Secoli Fedele
Membro de Internacia Asocio de Ĝendarmaroj kaj Policoj de Armea Statuso • Eŭropa Ĝendarmaro vd
Filioj Centro Sportivo Carabinieri • Meteomont vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Karabenistoj sur ĉevaloj.

En la jaro 2006, la Korpuso de la Karabenistoj havis 112 226 homojn, el kiuj 709 estis virinoj.

Ĉar karabenistoj kutime ne plu portas karabenojn, oni en Esperanto foje uzas la esprimon "karabinieroj".

Patrola aŭto kun kodo "CC"

Aŭtoŝildoj redakti

Iam la karabenistaj patrol-aŭtoj portis la numerŝildan kodon EI (Esercito Italiano = itala ter-armeo). Nun ili havas propran kodon, CC (Corpo dei Carabinieri = korpuso de la karabenistoj).

Tiun kodon oni distingu de la internacia kodo por konsuloj (CC = corps consulaire = konsula korpuso).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti