Korsika Konstitucio

La Korsika Konstitucio estis unu el la unuaj kodigitaj naciaj konstitucioj de sendependa respubliko en la moderna epoko.[1] La unua konstitucio estis verkita en 1755 por la mallongdaŭra Korsika Respubliko sendependa el la Respubliko Ĝenovo komence de 1755 kaj restis valida ĝis la aneksigo de Korsiko fare de Francio en 1769. Ĝi estis verkita en la itala, nome la lingvo kaj la kulturo de la ĉiutaga vivo en Korsiko ĝis la fino de la 19a jarcento.

Korsika Konstitucio
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 18-a de novembro 1755
vdr

Ĝi estis redaktita de Pasquale Paoli kaj aliaj kaj inspirita de la pensaro de Jean-Jacques Rousseau, kiu komisiite de la korsikanoj verkis "Projet de constitution pour la Corse", en 1763. [2]

La Korsika Respubliko famiĝis kiel la unua lando kiu verkis konstitucion influitan de la ideoj de la Klerismo, kaj la unua lando kiu donis al virinoj la voĉdonrajton. [3]

La dua korsika konstitucio estis desegnita en 1794 por la mallongdaŭra (1794-96) Anglo-Corsican Reĝlando kaj lanĉis balotrajton por ĉiuj domposedantoj. Ĝi ankaŭ estis konsiderita tre demokrata konstitucio por sia tempo.

Notoj redakti

  1. Dorothy Carrington (1973), "The Corsican Constitution of Pasquale Paoli (1755–1769)", The English Historical Review, 88:348 (Julio), p. 482.
  2. (July 1973) “The Corsican constitution of Pasquale Paoli (1755–1769)”, The English Historical Review 88 (348), p. 481–503. doi:10.1093/ehr/lxxxviii.cccxlviii.481. 
  3. The Constitution of 1755. Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2021-12-10.

Eksteraj ligiloj redakti