Korsika Respubliko

eksa eŭropa ŝtato (1755–1769)

La Korsika Respubliko estis la mallongdaŭra respubliko kiu regis la insulon Korsiko. Ĝia regado daŭris ekde la deklaracio de la suvereneco fare de Pasquale el la Respubliko Ĝenovo en 1755, ĝis la franca invado de la insulo en 1769. La respubliko famiĝis kiel la unua lando kiu verkis konstitucion influitan de la ideoj de la Klerismo, kaj la unua lando kiu donis al virinoj la voĉdonrajton. [1]

Korsika Respubliko
Ripublica Corsa

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Dio vi salvi Regina
historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Corte
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo, korsika lingvo
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ĉefministro Pasquale Paoli
Ekonomio
vdr

Ekiĝo redakti

La ĝenova regado en Korsiko estis konsiderita korupta kaj dum la komenco de la Klerismo voĉoj postulantaj sendependecon de Ĝenovo komencis esti aŭditaj. La registaro, kiu estis fortikigita en la fortikaĵoj, estis praktike sen kontrolo de la subjektoj, kaj la korsikoj komencis serĉi ekzilitan gvidanton por la lukto. Komence, la germana aventuristo Theodore Stefan estis nelonge surtronigita, sed baldaŭ estis portita per la flago de la korsika patriota ekzilo Pasquale Paoli. Li serĉis establi suverenan respublikon kun flago, armeo kaj sendependa juĝistaro.

En 1757 la korsikanoj sukcesis forpuŝi la fortojn de Ĝenovo direkte al la fortikigitaj marbordaj urboj, dum la revoluciemaj fortoj akiris defaktan kontrolon de la insulo tra la ĉefurbo Corte. Kiel signo de suvereneco, universitato estis establita sur la insulo kaj ordeno en la nomo de la sankta Devota, la protekta sanktulo de la insulo. [2]

Estis establita nacia dieto, en kiu deputitoj de ĉiu distrikto estis elektitaj por periodo de tri jaroj. La voĉdonrajto estis etendita al ĉiuj viroj pli ol 25-jaraj [3], tamen ĉar virinoj ricevis tradicie la voĉdonrajton en vilaĝbalotoj [4], la voĉdonrajto estis etendita ankaŭ al fraŭlaj virinoj baldaŭ poste. Tiel la Korsika Respubliko iĝis la unua ŝtato kiu donis al virinoj la voĉdonrajton. [5] En 1761 la respubliko stampis la unuajn monerojn en la urbo Murato, nuntempe ĉe franca departamento Haute-Corse, kaj sur ili estis stampita la profilo de la maŭra kapo, la populara simbolo de Korsiko ankaŭ elmontrita en la flago kaj emblemo.

La ideoj de Paoli pri egaleco, sendependeco kaj libereco ricevis akcelon de multaj filozofoj. Jean-Jacques Rousseau, Voltaire, Raynal, kaj Mably esprimis subtenon por la juna Respubliko. [6] La respubliko daŭre estis fama kiam ĝi estis menciita en la libro An Account of Corsica de James Boswell, kaj ricevis internacian rekonon fare de la bejo de Tunizio.

La Konstitucio redakti

La unua korsika konstitucio estis skribita en 1755 por la nova respubliko kaj estis adoptita ĝis la franca anekso de la insulo en 1769. Ĝi estis skribita en la itala, kiu estis la lingvo parolita en Korsiko ĝis la 19-a jarcento. La Konstitucio estis verkita de Paoli inspirita de la verkadoj de Jean-Jacques Rousseau [7]. La unikeco de la konstitucio estas ke ĝi estas unu el la unuaj naciaj kodeksoj skribitaj en la spirito de la Klerismo.

La franca invado redakti

En 1767 la korsikanoj konkeris la insulon Capraia, ĉe la Nordoriento de Korsiko, mezvoje inter Korsiko kaj Elba, el la respubliko Ĝenovo. La ĝenovanoj, kiuj rezignis el la provo kontroli la insulon, vendis la rajton teni ĝin al Francio jaron poste tra la Traktato de Versailles (1768). Jam dum tiu jaro la francaj trupoj invadis la insulon, kaj batalis kontraŭ la armeo de la juna respubliko. La korsikaj trupoj daŭris proksimume jaron kontraŭ la franca armeo, sed en majo 1769 ili perdis la Batalon de Punto Nouveau. Paoli fuĝis al ekzilo en Britio, kaj franca kontrolo de la insulo estis kompletigita kiam en 1770 la insulo iĝis oficiala provinco de Francio.

Post la invado redakti

 
La korsika flago nun estas hisita kiel separatisma ago.

Multaj en Britio vidis la falon de la respubliko kiel brita fiasko, ĉar la respubliko povus estinti aliancano de la angla krono en la mediteranea regiono en la potencrivaleco kontraŭ la Regno de Francio. Tiu ĉi krizo, nomita la "Korsika Krizo" havis implicojn por la ŝanĝo de registaro en la Regno. Korsikaj ekzilitoj ekziliĝis al Britio, kaj eĉ deĵoris en la armeo en kelkaj sistemoj. En 1794 korsiksaj ekzilitoj gviditaj fare de Paoli kun la subteno de la britoj rekonkeris la insulon, kaj establis la Anglo-Korsikan Respublikon, sed Francio (apogita fare de Hispanio) sukcesis reakiri kontrolon de la insulo en 1796.

Hodiaŭ, multaj insulanoj vidas ĝin kiel kulture kaj geografie apartan provincon de kontinenta Francio kaj interesiĝas pri sendependeco (ekzemple, tra la historio, la Tour de France pasis tra ĉiuj provincoj de Francio krom Korsiko). Ĉi tiuj separistoj preferas paroli la italan, kaj eĉ kreis terorisman organizon, nomatan Armata Corsa, kiu nun estas dissolvita.

Piednotoj redakti

  1. The Constitution of 1755. Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2021-11-24.
  2. The Church of St Devote of Monaco. Arkivita el la originalo je 2009-02-21. Alirita 2021-11-24.
  3. Gregory, Desmond (1985). The ungovernable rock: a history of the Anglo-Corsican Kingdom and its role in Britain's Mediterranean strategy during the Revolutionary War, 1793-1797. London: Fairleigh Dickinson University Press. p. 31. (ISBN 0838632254).
  4. Ibid., p 19
  5. Felli, Lucien (1974). "La renaissance du Paolisme". en Bartoli, M. Pasquale Paoli, père de la patrie corse. Paris: Albatros. p. 29. "Il est un point où le caractère précurseur des institutions paolines est particulièrement accusé, c'est celui du suffrage en ce qu'il était entendu de manière très large. Il prévoyait en effet le vote des femmes qui, à l'époque, ne votaient pas en France".
  6. Scales, Len; Oliver Zimmer (2005). Power and the Nation in European History. Cambridge: Cambridge University Press. p. 289. (ISBN 0521845807)
  7. CONSTITUTIONAL PROJECT FOR CORSICA Jean-Jacques Rousseau Drafted 1765