Kortobirdo

(Alidirektita el Kortobirdaro)

Kortobirdo estas kategorio de enhejmigitaj birdoj tenataj kaj bredataj de homoj cele kolekti ties ovojn, aŭ mortigi ilin por ties viando kaj/aŭ plumoj. Plej tipaj estas membroj de la superordo de Galloanserae, ĉefe de la ordo de Kokoformaj (kiu inkludas kokojn, koturnojn kaj meleagrojn) kaj de la familio de Anasedoj (en la ordo de Anseroformaj), komune konataj kiel "Akvobirdoj" (ekz. hejmigitaj anasoj kaj hejmigitaj anseroj). Kortobirdaro inkludas ankaŭ aliajn birdojn kiuj estas mortigataj pro ties viando, kiaj kolombojturtoj aŭ birdoj konsiderataj ĉasbirdoj, kiel fazanoj.

Diversaj specoj de kortobirdoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti