Kosma radiado estas partikla radiado, kiu trafluas la kosmon. Radiado trafanta desupre la surfacon de la Tero havas precipe du fontojn: la sunan venton kaj galaksian radiadon venantan el ekster la sunsistemo.

Ĝia enhavo varias laŭ 11-jara ciklo (dependanta de la sunmakuloj) kaj laŭ 27-taga ciklo (laŭ la suna rotacio). [mankas fonto]

La kosma radiado konsistas je ca 99 % el diversaj nukleoj (ĉefe hidrogeno, malabunde helio, minimume ceteraj) kaj je ca 1 % el elektronoj (kaj minimume "pozitivaj elektronoj" = pozitronoj). Ĝiaj ŝargitaj partikloj estas kaptataj de la magneta kampo de la Tero en la "zonoj de Van Allen"; ili ofte trafas la teran atmosferon proksime de la polusoj, kaŭzante polusan lumon.

En la kernoj de interstelaj molekulaj nuboj, kosma radiado estas la ĉefa kaŭzo de jonigo.

Malkovro redakti

La kosman radiadon konfirmis Victor Franz Hess dum jaro 1912 per flugo en balono ĝis alteco pli ol 5 Km observante fortan pliigon de la radiado, kio necesigis konkludon ke la fonto de la radiado estas ekstere de la Tero kaj ĝia atmosfero.

En fikcio redakti

  • Fantastic Four ("Fantastaj kvar") estas superherooj el komiksoj de Marvel, kiuj akiris siajn kapablojn pro nekalkulita radiado dum kosmoveturo en senŝirma ŝipo.

Vidu ankaŭ redakti