Kosmodromo Bajkonur

Kosmodromo Bajkonur estas kosmodromo en Kazaĥio apud urbo Bajkonur. Ĝi fakte ekzistas laŭ leĝoj de du ŝtatoj - Kazaĥio kaj Rusio. La urbo havas specialan statuson. Formale ĝi troviĝas sub juĝorajto de Rusio, sed teritorie apartenas al Kazaĥio[1].

Kosmodromo Bajkonur
kosmodromo
Estiĝo 1955
Malfermo 1955
Lando KazaĥioSovetunio vd
Situo Provinco Kizilordo
Situo
Geografia situo 45° 57′ 53″ N, 63° 18′ 18″ O (mapo)45.964863.3051Koordinatoj: 45° 57′ 53″ N, 63° 18′ 18″ O (mapo)
Kosmodromo Bajkonur (Kizilordo)
Kosmodromo Bajkonur (Kizilordo)
DEC
Kosmodromo Bajkonur
Kosmodromo Bajkonur
Lokigo de Kizilordo en Kazaĥio
Situo de Kosmodromo Bajkonur
Map
Kosmodromo Bajkonur
vdr
Lanĉo de kosmoŝipo Sojuz TMA-5 el la Kosmodromo Bajkonur, Kazaĥio, la 14-an de oktobro 2004

Historio redakti

En 2 de junio de jaro 1955 Ĝenerala stabo promulgis oficistaran strukturon de kvina scienctesta lanĉejo. Al armeanoj ĉi tiu loko estas konata multjare kiel Tjuratam. Ĝuste apud loĝloko Tjuratam ŝtata komisiono decidis fondi Centron de raketa lanĉejo.

Senfinaj dezertaj stepoj de Norda Kazaĥstano, servintaj antaŭe kiel loko por deporto kaj punlaboroj, preskaŭ ideale taŭgiĝis por testoj. Ĉeestis loko por falado de raketaj ŝtupoj, proksimas rivero Sirdarjo, fervojaj kaj aŭtomobilaj traceoj.

Kaj la plej grava estis proksimeco al ekvatoro. Eblas lanĉi multe pli da ŝarĝo, ol el Plececk de Arĥangelska provinco. De rapideco de komenco de la testoj vere dependis sekureco de la lando. Por konservi sekretecon oni nomis Bajkonur-on "Taŝkento-90", "Zarja", "Zvezdograd", "Leninsk".

Nikolaj Semjonov alvenis en la lanĉejon tuje post artileria lernejo en jaro 1955 kaj estis respondeca pri instrumentoj por observado de raketaj lanĉoj.

Nikolaj Semjonov, kolonelo en demisio:"Ni ekvidis nudan stepon kaj vicon da malgrandaj finnaj dometoj. Estis konstruitaj tri kazernoj por soldatoj. Unu el la kazernoj estis nomata "Kazanskij stacidomo". Tio estis portempa loko por situigo de oficiroj, kiuj alvenis al loko de sia servo. Poste ili estis distribuitaj inter formacioj".

Unuaj lanĉoj, dekomence malsukcesaj, komenciĝis en majo de jaro 1957. En 21 de aŭgusto raketo finfine plenumis ĉiujn ordonojn. El dua starta placo de Bajkonur raketoj "R-7", projektitaj per Sergej Korolov, lanĉis kaj la unuan sputnikon kaj la unuan kosmonaŭton.

Lanĉoj laŭ pilotata programo daŭriĝas de ĉi tie ĝis nun. Eblas nur imagi malfacilecojn, spertitajn per konstruistoj kaj armeanoj, kreintaj startajn placojn en nuda stepo.

Nikolaj Korneev, ĉefa specialisto de projektista buroo de ĝenarala maŝinprojektado:"Niaj specialistoj dekomence loĝis en barakoj por konstruistoj. Ili estis trablovataj per vento. Somere varmegis, vintre malvarmis. Akvon oni transportis defore."[2][3]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Baikonur Cosmodrome 45.9 N 63.3 E. Federation of American Scientists (FAS). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 19 July 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-12-12.
  2. Wilson, Jim, "Safe Launch For Critical Space Station Module", Popular Mechanics, 2000-08-05. Kontrolita 2009-08-12.
  3. Baikonur Cosmodrome. International Launch Services.

Eksteraj ligiloj redakti