Kosmologia principo

la principo, ke la spaca distribuo de materio en la universo estas grandskale homogena kaj izotropa

la kosmologia principo estas hipotezo (hodiaŭ ŝajne pravigita) laŭ kiu la universo estas space homogena, tio estas, ke ĝia fundamenta aspekto ne dependas de la loko de la observanto. Tio kuntrenas, ke la homo ne okupas privilegian lokon en la universo. Tio kontraŭstaras la tercentran teorion.

Tiu principo ankaŭ inkludas, ke la universo estas izotropa, tio estas, ke ĝia aspekto ne dependas de la direkto laŭ kiu oni rigardas ĝin.

Historio redakti

La kosmologia principo estis implice enkondukita de Albert Einstein en 1917; la ekvacioj de la ĝenerala relativeco havas simplajn solvojn nur se oni koncedas, ke la universo havas sufiĉan nombron da simetrioj, kiel tiuj de la kosmologia principo, kiu poste estis reformulita de Edward Arthur Milne en la 1930-aj jaroj.

Postaj observoj permesis verigi ke la kosmologia principo aplikiĝas al la tuta observebla universo. La lasta pruvo estas la homegeneco de la kosma fona radiado.