Kosmonaŭtika Tago

La Kosmonaŭtika Tago (ruse День Космонаавтики, Den Kosmonavtiki) estas ĉiujara celebro okazanta en Rusio kaj en kelkaj aliaj iam-sovetuniaj landoj en la 12a de Aprilo.[1][2] En 2011, la 12-a de aprilo estis deklarita la Internacia Tago de Homaj Kosmoflugoj en dediĉo al la unua homa kosmoflugo farita la 12an de Aprilo, 1961, fare de la 27-jaraĝa rusa soveta kosmonaŭto Juri Gagarin.[3] Gagarin cirklis la Teron dum 1 horo kaj 48 minutoj sur la kosmoŝipo Vostok 1.

La memora tago estis proklamita en la Sovetunio unu jaron poste, en la 9-a de aprilo 1962. En moderna Rusio, ĝi estis celebrata laŭ la Artikolo 1.1 de la Leĝo "Pri la tagoj de milita gloro kaj la memoraj datoj en Rusio".[4]

La flugo de Gagarin estis venko por la Soveta kosmoprogramo, kaj malfermis novan epokon en la historio de la kosmesplorado. Gagarin iĝis nacia heroo de Sovetunio kaj de la Orienta Bloko kaj fama figuro ĉirkaŭ la mondo. Ĉefaj ĵurnaloj tra la tuta mondo publikigis lian biografion kaj detalojn de lia flugo. Moskvo kaj aliaj urboj en la Sovetunio organizis amasajn manifestaciojn, kies grando estis dua nur post la triumfoj post la Dua Mondmilito. Gagarin estis akompanta de longa karavano de altrangaj gravuloj laŭlonge de la stratoj de Moskvo al la Kremlo kie, en luksa ceremonio, li ricevis la plej altan sovetan honoron, nome la titolo de Heroo de Sovetunio, el la soveta estro Nikita Ĥruŝĉov.[5]

Nuntempe la rememora ceremonio pri Kosmonaŭtika Tago startas en la urbo Korolov, ĉe la statuo de Gagarin. Partoprenantoj poste iras kun polica akompanantaro al la Ruĝa Placo por vizito al la tombo de Gagarin en la Kremlamura Nekropolo, kaj pluas al la Avenuo de Kosmonaŭtoj, ĉe la Monumento al la Konkerantoj de la Kosmo. Fine la festo finas per vizito al la Novodeviĉje tombejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Russia marks Cosmonautics Day[rompita ligilo]. Russian Radio, 12a de aprilo 2014
  2. International Day of Human Space Flight, Cosmonautics Day in Russia. Sputnik, 12a de Aprilo 2014
  3. UN Resolution A/RES/65/271, The International Day of Human Space Flight (12a de Aprilo) (7a de Aprilo 2011). Alirita 27a de Aprilo 2011.
  4. Государственная Дума. Федеральный закон №32-ФЗ от 13 марта 1995 г. «О днях воинской славы и памятных датах России», в ред. Федерального закона №59-ФЗ от 10 апреля 2009 г «О внесении изменения в статью 1.1 федерального закона "О днях воинской славы и памятных датах России"». Вступил в силу со дня официального опубликования. Опубликован: "Российская Газета", №52, 15 марта 1995 г. (Ŝtata Duma. Federa Leĝo #32-FZ de 13a de Marto, 1995 "Pri la tagoj de milita gloro kaj la memoraj datoj en Rusio", amendita de la Federa Leĝo #59-FZ de 10a de Aprilo, 2009, kun amenda Artikolo 1.1 de la Federa Leĝo "Pri la tagoj de milita gloro kaj la memoraj datoj en Rusio". Valida kiel tago de la oficiala publikigo.).
  5. Антон Первушин. (2011) 108 минут, изменившие мир. Эксмо. ISBN 978-5-699-48001-2. (Anton Pervushin. 108 minutes which changed the world; en rusa)