Koszorú

hungaraj literaturaj gazetoj

Koszorú [kosorU] (laŭ malnova ortografio Koszoru) estis 3 hungaraj literaturaj gazetoj. La vorto mem signifas: florkrono.

La tria eldonaĵo Koszoru

Unua eldonaĵo redakti

La unua Koszorú estis literatura suplemento de Scienca Kolektaĵo. La unua redaktisto estis Mihály Vörösmarty ekde 1828. Pli frue inter 1821-1827 tiu eldonaĵo havis la titolon Szépirodalmi Ajándék (Literatura Donaco). Ili aperis en Pest (urbo) ĝis 1841.

Dua eldonaĵo redakti

La dua Koszorú estis precipe literatura semajna gazeto, kiun redaktis kaj eldonis János Arany. Ĝi aperis dimanĉe inter 1863-1865. Pli frue ĝi havis la titolon Szépirodalmi Figyelő.

Tria eldonaĵo redakti

La tria Koszorú estis periodaĵo de Societo Petőfi, kiun Tamás Szana redaktis kaj ĝi aperis monate inter 1879-1882. En la bulteno estis legeblaj poemoj, noveloj, eseoj.

Listo de literaturistoj verkintaj en Koszorú (elekto) redakti

Fontoj redakti