Kotakaĉo

Ekvadora urbo
(Alidirektita el Kotakaĉi (urbo))

Kotakaĉi aŭ en hispana origine kaj oficiale Cotacachi estas urbo kaj la plej etenda kantono de la provinco Imbabura, situanta ĉe la deklivaro de la vulkano samnoma. La urbo estis fondita en la kolonia epoko fare de la monaĥo Pedro de la Peña, kaj en 1824 ĝi estis altigita al la kategorio de kantono fare de Simón Bolívar. Estas la ĉefurbo muzika de la nordo de Ekvadoro kaj havas taŭgajn muziklernejojn. Inter ĉefaj dediĉoj de la loĝantaro de tiu kantono estas la manfarado (ĉefe de produktado el ledo), kuirarto kaj komerco.

Kotakaĉo
Laguna Cuicocha.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 0° 18′ N, 78° 16′ U (mapo)0.3-78.26666667Koordinatoj: 0° 18′ N, 78° 16′ U (mapo) [+]
Alto 2 418 m [+]
Situo de Kotakaĉo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cotacachi (city) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La ekosistemaoj de la areo kaj la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno estas tialoj ke tiu kantono estas unu de la zonoj ekologie plej allogaj por turistoj.

GeografioRedakti

Kotakaĉi estas situanta en la norda zono de Ekvadoro. Nome je 80 km norde de Kito kaj 25 km sude de Ibarra. Ties klimato estas moderklimata sekaj kaj ties averaĝa temperaturo estas proksimume inter 14 kaj 19 gradoj. La alteco esats de 2.360 metroj. La etendo estas de 1,726 km² kaj la populacio estas (2001) 37,215 loĝantoj.

Eksteraj ligilojRedakti