Kozelsk

urbo en Rusio

Kozelsk (ruse Козельск) estas urbo en Rusio. Ĝi situas ĉe rivero Ĵizdra (Жиздра), kiu fluas en riveron Oka (Ока), 72 kilometrojn sud-okcidente de Kaluga. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 16 443 loĝantoj sur areo de 10 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 644 loĝantoj/km².

Kozelsk
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Kaluga provinco
Poŝtkodo 249720–249725
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 443  (2018) [+]
Loĝdenso 1 644 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 2′ N, 35° 47′ O (mapo)54.03527777777835.776666666667Koordinatoj: 54° 2′ N, 35° 47′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kozelsk (Eŭropa Ruslando)
Kozelsk (Eŭropa Ruslando)
DEC
Kozelsk
Kozelsk
situo en la eŭropa parto de Rusio
Kozelsk (Kaluga provinco)
Kozelsk (Kaluga provinco)
DEC
Kozelsk
Kozelsk
situo en la Kaluga provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kozelsk [+]
vdr
Sieĝo de Kozelsk en 1238 far Batua Ĥano

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 12,1 mil loĝantojn, en 2002 kalkulis 19,9 mil.

Historio redakti

La unuaj mencioj pri la loko devenas de 1146. Kozelsk estas tiam menciita kiel parto de Ĉernihova Princlando. La urbo famiĝis dum invado de mongoloj sub gvido de Batua ĥano printempe 1238. Loĝantoj, aŭdinte pri pli frua amasbuĉado fare de mongola armeo, defendis sin malespere dum 7 semajnoj, mortigante ĉirkaŭ 4000 da mongolaj soldatoj. Post konkero mongoloj preskaŭ tute detruis la urbon kaj ekstermis ĉiujn defendantojn kun ilia teoria gvidanto Vasil, dek-duaĝa filo de la princo Titus. Dum la jaroj 1446 - 1494 Kozelsk, post disfalo de la Ora Hordo, kiel unu el superokaaj princlandoj, fariĝis mallongtempe parto de la Granda Duklando de Litovio. Ekde 1494 estis konkerita de soldatoj de la Granda Duklando de Moskvo kaj fariĝis parto de Rusio.

La plej bone konata konstruaĵo de Kozelsk estas 18-jarcenta monaĥejo, Optina Ermitejo. Tie dum la jaroj 1939 - 1940 funkciis soveta internigejo por poloj. Militservaj kaj rezervaj oficiroj kune kun substandardistoj de Pola Armeo post anekso de orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio la 17-an de septembro 1939 fariĝis militkaptitoj. Inter la 1-a ĝis 4-a de novembro ĉiuj polaj militkaptitaj-oficiroj estis dislokitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov. Inter aprilo kaj majo 1940 NKVD transportis ĉirkaŭ 4500 al arbaro apud Katin, kie dispafis ĉiun per kuglo malfronte de la kapo dum tiel nomata masakro de Katin.

Konindaj personoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Zbrodnia katyńska w świetle dokumentów (Katina krimo lume de dokumentoj), Gryf, Londono 1982.

Eksteraj ligiloj redakti