Krásná Lípa
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Děčín. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Krásná Lípa (apartigilo).
Krásná Lípa (germane Schönlinde) estas urbo de Ĉeĥio, en kiu vivas 3 367 loĝantoj (2024). Ekde la jaro 2000 la urbo estas sidejo de Administrado de Nacia parko Bohemia Svislando.
Krásná Lípa | |||
germane Schönlinde | |||
urbo | |||
Placo en Krásná Lípa
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Krásná Lípa | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Rumburk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Ŝluknova montetaro | ||
Rivero | Křinice | ||
Situo | Krásná Lípa | ||
- alteco | 426 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 54′ 47″ N 14° 30′ 36″ O / 50.91306 °N, 14.51000 °O (mapo) | ||
Areo | 31,39 km² (3 139 ha) | ||
Loĝantaro | 3 367 (2024) | ||
Denseco | 107,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1361 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 46 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562611 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Krásná Lípa | |||
Retpaĝo: www.krasnalipa.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doubice, Chřibská, Rumburk, Varnsdorf, Rybniště kaj Staré Křečany.
Geografio
redaktiKrásná Lípa estas urbo situanta norde en Ĉeĥio, en nordorienta parto de distrikto Děčín. Ĝi situas sur supra fluo de rivero Křinice sur dislimejo de Nacia parko Bohemia Svislando kaj Luzacia montaro.
Historio
redaktiKrásná Lípa estigis verŝajne en la dua duono de la 13-a jarcento sekve de koloniiga agado de Ronovcidoj, tiamaj posedantoj de la regiono. La unuaj ekloĝintoj estis verŝajne 30 familioj de koloniigistoj el Supra Frankonio. La unua skribmencio devenas el la jaro 1361, kiam kiel posedanto de la vilaĝo estas dokumentita Vaněk z Vartemberka. Kun alveno de reformacio Krásná Lípa estas en la jaro 1551 menciata kiel tuta evangelia. Je proksimume 100 jaroj pli poste sekvis plena reveno al katolikismo.
En la jaro 1731 la vilaĝo estis fare de imperiestro Karolo la 6-a avancita je kampurbo, en la sama tempo evoluis produktado kaj prilaborado de tekstilo. Avanco je urbo okazis en la jaro 1870, kiam tekstila produktado havis jam industrian karakteron (ekz. fadenuzino de Anton Friedrich). Je unu jaro pli baldaŭ estis al la municipo alkondukita fervojo.
Ĝis duono de 20-a jarcento la loĝantaro estis el granda plimulto de germana nacieco. Post la dua mondmilito estis devenaj malnovekloĝintoj ellandigitaj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 10 068 |
1880 | 10 221 |
1890 | 10 495 |
1900 | 10 235 |
1910 | 10 174 |
1921 | 8 600 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 385 |
1950 | 4 368 |
1961 | 4 308 |
1970 | 3 938 |
1980 | 3 819 |
1991 | 3 381 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 639 |
2011 | 3 490 |
2014 | 3 560 |
2016 | 3 473 |
2017 | 3 478 |
2018 | 3 458 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 453 |
2020 | 3 471 |
2021 | 3 382 |
2022 | 3 405 |
2023 | 3 413 |
2024 | 3 367 |
Lokaj partoj
redakti- Dlouhý Důl
- Hely
- Kamenná Horka
- Krásná Lípa
- Krásný Buk
- Kyjov
- Sněžná
- Vlčí Hora
- Zahrady