Krāslava

urbo en Latvio

Krāslava estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Krāslava kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Daugavpils kaj 266 km de Rigo.[1]

Krāslava
Urbo
Vido al Krāslava
Blazono
Oficiala nomo: Krāslava
Lando Latvio Latvio
Municipo Krāslava
Historia regiono Latgalio
Rivero Daŭgavo
Koordinatoj 55° 53′ 42″ N 27° 09′ 54″ O / 55.89500 °N, 27.16500 °O / 55.89500; 27.16500 (mapo)
Areo 9,2 km² (920 ha)
Loĝantaro 7 289 (29.01.2021)
Denseco 792,28 loĝ./km²
Urborajtoj 1923
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5601, 5602, 5603
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Krāslava
Retpaĝo: kraslava.lv

Historio redakti

Krāslava estas unu el la plej malnovaj setlejoj menciitaj en skribaj fontoj en la teritorio de Latvio, formita en la 9-a jarcento proksime de la kasteltumulo ĉe la Daŭgavo-Dnepro akvovojo. De la 8-a jarcento, arkeologiaj trovaĵoj tipaj por latgaloj - antikva balta tribo - troveblas en la kasteltumulo. En la 11-a jarcento, la Krāslava regiono apartenis al la latgala ŝtato Jersika, kiu estis vasalo de la Princlando de Polack.

En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1865, la fervojo Rigo-Daugavpils-Vicebsko estis konstruita tra Krāslava. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio redakti

Urbo situas en la Latgalia altebenaĵo (latve Latgales augstiene), en antikva valo de Daŭgavo.[3] La rivero Daŭgavo fluas tra la urbo. La plej granda parto de la urbo situas sur la dekstra bordo de la Daugava, la parto en maldekstra bordo estas nomita Priedaine.[4]

Averaĝa temperaturo estas -7°C en januaro kaj +17 - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 6 997 personoj sur areo de 9,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 764 loĝantoj/km².

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Poloj Ukrainoj Ciganoj Litovoj Estonoj Judoj La cetero
1989 12520 4294 3843 2766 1139 187 N/A 50 13 N/A 225
2000 11412 4567 2940 2305 1190 131 133 53 5 18 70
2011 9112 4085 2309 1548 849 112 N/A 37 N/A N/A N/A

Transporto redakti

La ĉefŝoseoj de la urbo estas A6 Rigo-Daugavpils-Belorusio, aliaj gravaj ŝoseoj estas P69 Skrudaliena-Krāslava, P62 Krāslava-Madona kaj P61 Krāslava-Dagda. Lokaj vojoj de la urbo estas V633 Krāslava-Robeždaugava kaj V636 Krāslava-Aglona. La fervoja stacidomo sur linio Rigo-Vicebsko estas 3,5 km norde de la urbo, en 2022 unu persontrajno ĉiutage veturas al Rigo.

Vidindaĵoj redakti

  • Krāslava grandbieno ("Plater palaco")
  • Plater libraro
  • Katolikaj, luteraj kaj ortodoksaj preĝejoj

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 5-1, p. 402, 403.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 138.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Krāslava en Vikimedia Komunejo