Ĉi tiu artikolo temas pri konsruelemento. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krado (apartigilo).

Krado estas vico da lignajferaj stangoj kun pli aŭ malpli grandaj spacoj inter ili. La stangoj povas esti kruce interplektitaj. La kradon oni uzas por ion bari (pordon aŭ fenestron) aŭ apartigi spacojn. Tre ofte ili penumas ankaŭ ornamajn celojn. Se la celo estas ne barilo, sed plie ornamaĵo oni parolas pri ĵaluzio, kiu iam estis ege ornama aĵo el arabaj kaj hispanaj domoj, kaj nuntempe ankaŭ simpla barilo kurtena (NPIV).

Tradicia krado kun bestoformaj detaloj en Prádena, Segovio, Hispanio.
Krado en la katolika Heilig-Kreuz-preĝejo en Aŭgsburgo, Germanio.
Ĵaluzio en kapelo San Ginés de Francelos, Galegio, Hispanio.
Krada barilo en Madrido, Hispanio.

Krado laŭ NPIV estas “aro de stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, servanta kiel forta barilo”. Ofte oni uzas du krucumitajn tavolojn de stangoj. Ordinare krado havas ĉirkaŭaĵon. Por la materialo ofte oni uzas metalon, sed ankaŭ lignon, ŝtononplaston.

Laŭ Francisko Azorín krado estas Aro da kunplektitaj ferstangoj, seruranta kiel barilo.[1] Li indikas etimologion el la latina crates (krado). Kaj li aldonas la terminojn kradi, por meti kradon ĉe aperturo; kradoponto kaj kradotrabo.[2]

Ekzistas horizontale kuŝantaj kradoj kaj vertikale starantaj kradoj. Krado en la akvomastrumado aŭ industrio por elsarki fremdaĵojn nomiĝas ofte sarkokrado.

Historio redakti

Farado redakti

La plej ordinara krado estas farata el forĝita ferogisfero, en la mezepoko ankaŭ el latuno. La el metalo faritaj ferajn stangojn, plintojn aŭ bendojn oni fiksis per metalaj bendoj ĉe la intekruciĝoj aŭ per nito . La glatajn stangojn kaj bendojn oni poste ornamis per forĝitaj folioj, floroj, arabeskoj , homaj kaj bestaj figuroj. La kradoj tielmaniere fariĝis artaj produktoj de la forĝista arto. Parte oni ankaŭ orumis la kradojn.

Hodiaŭ la forĝisto uzas por fari kradojn alojon, feron aŭ eĉ puran feron.

Uzado redakti

La forĝistoj faras kradojn por kapeloj, kirkoj, por bari la ĥorejojn kaj navojn, kaj aliaj ejojn en preĝejoj, putoj publikaj konstruaĵoj kiel monumentoj.

Ekzemploj redakti

Bonaj ekzemploj estas la gotika kradaĵo ĉe la Quintin-Massys-puto en Antverpeno, la kradoj en la katedralo de Freising, la krado ĉe la tombo de Karlo la 4a en Prago kaj la krado ĉe la ponto de Aŭgusteno en Augsburg.

Sekurecrimedo redakti

Apud la uzado kiel ornamaĵo krado ankaŭ estas objekto por sekurigi fenestrojn kaj pordojn (vidu protektkrado). Pordoj kaj fenestroj kun kradoj ekzistas en malliberejoj por eviti fuĝon de la malliberigitoj. Ĉe konstruaĵoj fenestroj kun kradoj protektu la enhavon kontraŭ rompoŝtelo.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo redakti

  • Meyers Konversationslexikon, 1888

Vidu ankaŭ redakti

arĥitekturo
ceteraĵoj
ĝenerale