Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri laŭta sono. Por informoj pri marmonstro, vidu la artikolon Krakeno (mitologio).

Krako estas subita frapa ŝanĝo en la denseco de aero, kaŭzita ekzemple de eksplodo aŭ de bato per vipo. Ĝi estas perceptata kiel sono.

Osciloskopa diagramo de krako

Krako estas bruo, do miksaĵo el multaj hazardaj (= ne-harmoniaj) suprotonoj.

Proverbo

redakti

Ekzistas proverboj pri krako en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Arbo krakanta venton ne timas. 
  •  
     Helpas krako kontraŭ atako. 
  •  
     Li mensogas tiel, ke la muroj krakas. 

Referencoj

redakti
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-28 .